Konveksaj aroj kaj funkcioj
: 1991
La celo de tiuj ĉi notoj estas prezenti la bazajn ecojn de konveksaj aroj kaj funkcioj.
Precipe ni pritraktas la teoremojn pri apartigo de aroj kaj la koncepton de ekstrema punkto. La teoremoj pri apartigaj hiperebenoj kondukas nin al studo de dualeco, kiun ni esprimas per la transformo de Fenchel kaj la apoga funkcio. Mi lekciis pri tiu temo en San Marino en septembro 1990, kadre de la sepa Sanmarina Universitata Sesio de la Akademio Internacia de la Sciencoj.