Adoleskantinaj demandoj
El okcident-eŭropaj revuoj
:: 2008
Demandojn kaj respondojn (entute 175) mi parafraze tradukis el okcident-Eŭropaj revuoj por adoleskantinoj. Mi tradukis ilin nur, ĉar mi opinias, ke ankaŭ en Esperanto oni povu trovi ĉi-specajn tekstojn. Mi fidas la honestecon kaj ĝustecon de la respondoj, sed mi mem ne povas respondeci pri ilia enhavo. Do, se vi vere bezonas respondon al demando, konsultu iun alian, ekzemple kuraciston. Samtempe tio signifas, ke oni ne povas mem fari demandojn al mi. Mi ne havas sufiĉe da kono por eĉ pretendi, ke mi povus doni respondon, kaj mi ne disponas pri faka redakcio! |