BONAJ DEMANDOJ KAJ BONAJ RESPONDOJ

: Ven Shravasti Dhammika
: 1987

Ven Shravasti Dhammika

Esperantigis Miaohui

La libron mi verkis en 1987 por kontentigi la pliiĝan intereson de
singapuranoj pri Budhismo. Mi trovis kun miro kaj ĝojo, ke la libro estas
sukcesplena. La BDMS (Budha Dharma Mandala Societo) sole presis 30,000
ekzemplerojn kaj oni jam tradukis ĝin en kelkajn lingvojn inkluzive de la
tamula, la ĉina kaj la nepala. Peto por la libroj venas el tiel malproksimaj
regionoj kiaj Aŭstralio, Argentino kaj la Sejĉela Insularo. En Julio de la
kuranta jaro, dum mi vizitis izolitan monaĥejon altan en la Himalajo en
Ladako, mi trovis, ke la abato ne nur legis tiun ĉi libron, sed ankaŭ tre ŝatis
ĝin. Ĉio ĉi konvinkis min, ke la stilo kaj enhavo de ĉi tiu libreto plenumis
gravan bezonon, kaj ke la revizio kaj suplemento pliigis ĝian valoron. Jen la
motivo de tiu ĉi reeldono. Oni rajtas represi aŭ traduki la libron sen petskribo
por la permeso. Tamen, ni dankas, se vi sendas al ni du ekzemplerojn kaj
sciigas al ni, kiom da ekzempleroj vi presis.
Ven S Dhammika
Singapuro
1991


0 komentoj  

, skribu komenton:
supren