Universala vortaro

: Zamenhof, Ludoviko Lejzer


:
PDF

Zamenhof, Ludoviko Lejzer Okulkuracisto, lingvosciencisto, iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto kaj ĝia unua literaturisto kaj tradukisto.

Universala Vortaro (UV) de Esperanto estas parto de la Fundamento de Esperanto kiu konsistas ĉefe el vortlisto de Esperantaj radikoj kun tradukoj en la franca, angla, germana, rusa kaj pola laŭ la modelo "esper' espérer | hope | hoffen | надѣяться | spodziewać się".

La UV estis unue eldonita de Zamenhof en 1894 en Varsovio. Laŭ la propono de Zamenhof la partoprenantoj de la unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro en 1905 per la t.n. Bulonja Deklaracio akceptis ĝin kiel parto de la Fundamento de Esperanto, tiel ke ĝi fariĝis "netuŝebla" (§ 4.3 de la Deklaracio: "La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo estas la verketo “Fundamento de Esperanto”, en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon.").


0 komentoj  

, skribu komenton:
supren