Dua Libro de l’ Lingvo Internacia.

: Zamenhof, Ludoviko Lejzer


:
PDF

Zamenhof, Ludoviko Lejzer Okulkuracisto, lingvosciencisto, iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto kaj ĝia unua literaturisto kaj tradukisto.

Tiu ĉi broŝuro devis esti unua parto de libro, enhavonta kvin aŭ ses kajerojn, aperontajn dumonate dum 1888. Sed post la eldono de la unua parto, Zamenhof decidis ke la aliaj partoj ne plu estis bezonataj; li anstataŭ tio eldonis la verkon Aldono al la Dua Libro de la Lingvo Internacia.

En la antaŭparolo la aŭtoro respondas publike al ĉiuj skribintoj, ne povante respondi aparte je diversaj demandoj, proponoj de reformoj en la lingvo ktp. Krome la libro enhavis tradukon de La ombro de Hans Christian Andersen, Popoldirojn, tradukojn de Hemza, Kanto de studentoj kaj tradukaĵojn el Heinrich Heine de K. D. (l. Privat, I p: 34-36. La tuta antaŭparolo en OV, p: 21--29.) Ivan Ŝirjaev.


0 komentoj  

, skribu komenton:
supren