EZOPA SAĜO
Ezopa saĝo estas la titolo de verko de Kalman Kalocsay, en kiu li reverkis 77 antikvajn fablojn en Esperanto.
Jen elektita frandaĵo por vi:
La vulpo kaj la vinbero
Allogis la vinbero, sed estis iom alte.
La vulp' klopodis longe, por ĝin atingi salte,
sed ne sukcesis, lacis, rigardis ĝin, avida,
finfine ŝultrotiris, dirante: "Eh, acida!"