Sekretaj sonetoj
: 2006
Sekretaj Sonetoj estas erotika verko de Peter Peneter. Enciklopedio de Esperanto skribis pri ĝi: „Al gefianĉoj kaj junaj geedzoj por instruo kaj instigo“. Originale de Peter Peneter: 1932, 96 p., kun ilustraĵoj. Erotika verko, „sovaĝruĝa ciklo“, kiu pentras „la ardan amon trans ĉemizo.“ Aldone: „komplezaj klarigoj“, kvazaŭ erotika faka vortaro. Senriproĉa lingvo, tre bona verstekniko.