La eta princo

: Exupéry, Antoine de Saint
: 1943

Exupéry, Antoine de Saint Antoine DE SAINT-EXUPÉRYestis aviadisto kaj mondfama verkisto. Li estas unu el la plej konataj francaj verkistoj pro sukceso de sia fama rakonto "La Eta Princo" (Le Petit Prince) tradukita en 160 lingvojn. Li ricevis la premion Femina en 1930 pro "Nokta flugo" (Vol de Nuit) kaj la premion de la romano el la Franca Akademio en 1938 pro "Tero de la homoj"

La Eta Princo (france Le Petit Prince), unue publikigita en 1943, estas la plej fama romano de la franca aviadisto Antoine de Saint-Exupéry kaj unu el la plej vendataj libroj de la mondo. La aŭtoro ĝin verkis dum restado en la hotelo The Bevin House en Long Island, Novjorko. Pluraj versioj de la verko enhavas desegnaĵojn faritajn de li mem. Ĝi estis tradukita el la franca al pli ol 180 lingvoj kaj laŭ taksoj vendiĝis 80.000.000 ekzempleroj ĉirkaŭ la mondo. Ĝi jam estas adaptita al animacio kaj teatro.

"La Eta Princo" estas escepta en la verkado de Saint-Exupéry, ĉar ĝi estas lia sola verko, kiu havas fabelan formon. La escepteco de la libro havas ankaŭ alian kialon: ĝi nur ŝajne estas por infanoj, sed sub fabela fabulo estas alia tavolo, simbola, pri universalaj veroj. Dekomence la aŭtoro adresas la libron al plenaĝuloj, ĝin dediĉante al Léon Werth kaj klarigante la kialon de tiu dediĉo (en la traduko de la 3a Esperanta eldono):
“     Pardonu infanoj, ke mi dediĉis ĉi tiun libron al plenkreskulo — al “grandulo”. Mi havas seriozan senkulpigon: tiu grandulo estas la plej bona amiko, kiun mi havas en la mondo. Mi havas alian senkulpigon: tiu grandulo kapablas ĉion kompreni, eĉ porinfanajn librojn. […]

Esperantlingva traduko de Pierre Delaire aperis unue en 1961 en Orleano (Francio) kun senkoloraj ilustraĵoj — eldonita de la Esperantista Libro-Klubo “Edelvejso”. Poste dua traduko, funde reviziita de Pierre Delaire mem, aperis ĉe Kanada Esperanto-Asocio en Montrealo en 1984, en plaĉa formo kun la originalaj desegnaĵoj de Saint-Exupéry. Pierre Delaire mortis en 1985. Tria Esperanta eldono, kun traduko denove reviziita, de internacia komitato, kaj en altkvalita grafika prezento, aperis en junio 2010, eldonita de Kanada Esperanto-Asocio kaj Espéranto-France. “Scenigita fantazia rakonto” surbaze de la verko aperis en Zagrebo en 1990.


0 komentoj  

, skribu komenton:
supren