La Faraono

: Prus, Bolesław
: 1895

Prus, Bolesław Bolesław PRUS, originale Aleksander GŁOWACKI estis pola verkisto kaj ĵurnalisto. Estis kronikisto de urbo Varsovia, filozofo, propagandanto de turismo kaj cikloturismo.

La Faraono (originala pola titolo Faraon) estas historia kaj politika romano de la pola verkisto Bolesław Prus, unue aperinta serie en varsovia semajna gazeto en 1895 kaj 1896. La scenejo estas la antikva Egiptio. La ĉeftemo estas batalado inter la pastraro kaj la kronprinco, kiu volas akiri al si mem la plenpotencon. Priskribataj estas moroj, eĉ la intima vivo de la egiptoj.

La Faraono en sia tuto estas pesimisma romano. En la antikva medio oni povas rekoni la ripetiĝantajn scenojn de la mondhistorio, plena de intrigoj, egoismo kaj tragedio de la bonaj intencoj. Ĉiukaze la egipta kronprinco, poste faraono Ramses, la XIII-a, revas pri sociaj reformoj, mildigo de la popola mizero kaj pri forigo de la sociaj hirudoj, sed finfine lian popularecon detruas la fleksiĝema, ruza kaj "science" mistifikanta pastraro, bezonanta la konservon de la antaŭa sistemo. Ramses, kiu mem ne estas imuna de homoj eraroj, (iom facile) glitas en la reton de la pastraro, kaj post la morto (oni murdigas lin) la popolo, kiun jam antaŭe forturnis de li la intrigoj, apenaŭ rememoras lin. Sed pesimismo en valora verko ne povas esti memcelo kaj ankaŭ la romano de Prus fine solviĝas en iaspecan kosman optimismon, ligiĝanta al la vivo, instruo kaj batalo mem[1].
[redakti] Esperanto-traduko

El la pola al Esperanto tradukis ĝin Kazimierz Bein (Kabe). Ĝi aperis en 1907 ĉe Hachette en Parizo (tri volumoj, entute 630 paĝoj). La dua ŝanĝita eldono aperis en 1912, do jaron post la kabeiĝo de Kabe, la tria en 1925-1926, la kvara 1957 ĉe Eldonejo Polonia en Varsovio (senŝanĝa represo de la 2-a kaj 3-a eldonoj). La unua eldono lingve iom varias de la ceteraj. Plej konata eble estas, ke la vorto "balko" el la unua eldono estis anstataŭigita per "trabo" en la dua[2] (kaj tiel en ĉiuj sekvaj senŝanĝe).

La traduko estas konsiderata esti entute modela, klasika stilo, unu el la plej famaj verkoj en Esperanto. Verkita nur 20 jarojn post la publikigo de la Unua Libro ĝi ankoraŭ hodiaŭ impresas kaj fakte ĝi forte influis postajn originalajn kaj tradukajn verkojn de Esperanto. Post pli ol cent jaroj la lingvaĵo tamen ŝanĝiĝis pri multaj detaloj. "Ramzes" fariĝis "Ramseso" (PIV), "Egipton" oni nun nomas "Egiptio", "Teboj" nomiĝas "Tebo" ktp. Akuzativo por indiki la direkton ("revenis Tebojn") nuntempe efikas eksmoda ("revenis al Tebo") k.m.a.

En 1980 aperis bildstria libro surbaze de la traduko de Kabe.

 


0 komentoj  

, skribu komenton:
supren