Rinkitinko en Oz

: BAUM, Lyman Frank


BAUM, Lyman Frank Lyman Frank BAUM estis usona verkisto. Baum naskiĝis en Chittenango, Nov-Jorkio. Sian junaĝon li pasigis en la luksa bieno de siaj gepatroj. En la jaro 1882 li edziĝis al Maud GAGE kaj transloĝiĝis kun ŝi al Suda Dakoto.

Ilustrita de  Neill, John R. (John Rea), 1877–1943
Tradukita el la Angla  al Esperanto  de  Broadribb, Donald (Donald Richard), 1933– Unue eldonita en la Angla  kiel Rinkitink in Oz de  Reilly &   Britton, 1916.
Unue eldonita en Esperanto de  Bookleaf Publishing,  1997.

ENKONDUKO  AL ĈI TIU RAKONTO

Jen rakonto kies heroo estas knabo,  knabo  pri   kiu  vi   neniam antaŭe aŭdis. Ankaŭ  estas  knabinoj en   la   rakonto,   inkluzive   de    nia malnova amiko  Doroteo, kaj kelkaj el  la  rolantoj  vagas tre  for  de   la Lando Oz antaŭ ol ili ĉiuj kunvenas en la  Smeralda Urbo por partopreni en  la  bankedo  de  Ozma.  Efektive, mi   kredas  ke   vi    trovos ĉi  tiun rakonton tre diferenca de la aliaj historioj pri Oz, sed mi esperas ke vi ne malpli ĝuos ĝin.
Se  al  mi  estos permesate  verki plian   libron  pri   Oz,  ĝi   rakontos kelkajn  interesegajn   aventurojn de Doroteo, Betinjo  Bobin, Trot kaj la Miksĉifona  Knabo en la Lando Oz mem,   kaj   kiel  ili   trovis kelkajn mirigajn  ulojn  kiuj  tute  ne  povus ekzisti  ekster felando. Mi   suspektas ke  ĉirkaŭ  la tempo kiam vi  legos ĉi tiun rakonton pri  Rinkitinko mi verkos  tiun historion de Aventuroj  en Oz.
Ne  forgesu   ofte  skribi   al  mi  kaj  doni al  mi   viajn konsilon  kaj  sugestojn,  kiujn  mi  ĉiam  alte   taksas.   Mi ricevas tre multajn leterojn de  miaj legantoj, sed  ĉiu estas ĝojo por  mi kaj mi respondas tuj kiam mi  trovas  sufiĉan tempon.


0 komentoj  

, skribu komenton:
supren