La Stana Lignohakisto de Oz
Ilustrita de Neill, John R. (John Rea), 1877–1943
Tradukita el la Angla al Esperanto de Broadribb, Donald (Donald Richard), 1933– Unue eldonita en la Angla kiel The Tin Woodman of Oz de Reilly & Britton, 1918.
Unue eldonita en Esperanto de Bookleaf Publishing, 1997.
AL MIAJ LEGANTOJ
Mi scias ke pluraj el vi atendas ĉi tiu rakonton pri la Stana Lignohakisto, ĉar multaj el miaj korespondantoj demandas al mi, ripete, kio okazis al la “bela Manĝtula knabino” kies fianĉo estis Noĉjo Hakisto antaŭ ol la Fia Sorĉistino sorĉis lian hakilon kaj li interŝanĝis sian karnon por stano. Ankaŭ mi scivolis pri ŝi, sed ĝ is kiam Vut l a Vagisto interesiĝis pri la afero la Stana Lignohakisto sciis ne pli ol ni. Tamen, li trovis ŝin, post multaj interesegaj aventuroj, kiel v i trovos leginte ĉi tiun rakonton.
Min multe ĝojigas la daŭra interesiĝo de kaj junuloj kaj nejunuloj pri la Oz-rakontoj. Klera universitata profesoro lasta- tempe skribis al mi demandante: “Por kiuaĝaj legantoj estas viaj libroj?” Mi ne sciis facile respondi tion ĝuste, ĝis kiam mi ekzamenis kelkajn leterojn kiujn mi ricevis. Unu diras: “Mi estas
knabeto kvinjara, kaj mi amegas viajn rakontojn pri Oz. Mia fratino, kiu skribas ĉi tion por mi, legas al mi la Oz- librojn, sed volonte mi mem legus ilin.” Alia letero diras: “Mi estas granda knabino dektrijara, do vin surprizos kiam mi diros al vi ke mi ankoraŭ ne estas tro aĝa por la rakontoj pri Oz.” Jen alia letero: “Ekde kiam mi estis juna knabino al mi neniam mankas aĉeti Baum-libron por Kristnasko. Mi estas edzino, nun, sed egale fervora akiri kaj legi la rakontojn pri Oz kiel antaŭe.” Ankoraŭ alia leganto skribas: “Mia amata edzino kaj mi, ambaŭ pli ol 70-jaraj, opinias ke ni trovas pli da vera ĝuo per legado de viaj libroj pri Oz ol per ĉiuj aliaj libroj kiujn ni legas.” Konsiderinte tiujn deklarojn, mi skribis al la universitata profesoro ke mi celas miajn librojn por ĉiu kies koro estas juna, negrave kiomaĝa.
Kaj ankoraŭ pri leteroj, mi ekmemoras ke multaj el miaj korespondentoj neglektas meti 3-cendan poŝtmarkon en siajn leterojn, por la respondo. Vi sendas nur unu leteron, sciu, sed mi ricevas tiom multajn centojn da leteroj ke antaŭpagi la poŝtkostojn por ĉiuj respondoj al ili estus nemalgranda ŝarĝo por mi.
Mi kredas ke mi pravas kiam mi promesas ke estos kelkaj mirigaj informoj pri la Magio de Oz en mia libro por 1919.
Ĉiam via amanta kaj dankema amiko,
L. FRANK BAUM,
Reĝa Historiisto de Oz.
“OZCOT”
ĉe HOLLYWOOD
en KALIFORNIO,
1918.