La Smeralda Urbo de Oz

: BAUM, Lyman Frank
: 1910

BAUM, Lyman Frank Lyman Frank BAUM estis usona verkisto. Baum naskiĝis en Chittenango, Nov-Jorkio. Sian junaĝon li pasigis en la luksa bieno de siaj gepatroj. En la jaro 1882 li edziĝis al Maud GAGE kaj transloĝiĝis kun ŝi al Suda Dakoto.

Ilustrita  de  Neill,  John  R .  (John  Rea), 1877–1943
Tradukita  el  la  Angla al  Esperanto  de  Broadribb,  Donald  (Donald  Richard),  1933– Unue  eldonita  en  la  Angla kiel  The  Emerald City  of  Oz  de  Reilly &    Britton,  1910.
Unue  eldonita  en  Esperanto  de  Bookleaf  Publishing,  1997.

Eble mi  devus   agnoski  sur la  titolpaĝo ke  ĉi tiu  libro estas verkita “De L. Frank  Baum  kaj liaj  korespondantoj,”   ĉar  mi  utiligis  multajn  sugestojn   esprimitajn al  m i  en   leteroj  de infanoj.   Foje  mi  vere imagis  min  “aŭtoro  de ferakontoj,”  sed  nun  mi  estas nur redaktoro aŭ persona  sekretario  por aro  da  junuletoj  kiuj
petas  ke  mi  teksu   iliajn   ideojn  en  la  fadenojn   de  miaj rakontoj.
Tiuj   ideoj  ofte  estas lertaj.  Ili  ankaŭ  estas  logikaj  kaj interesaj.  Do  mi  utiligis   ilin  kiam  ajn   mi  povis  trovi oportunon, kaj  estas juste ke mi  agnosku   mian  ŝuldon al miaj  amiketoj.
Nu,  kian  imagpovon havas   tiuj   infanoj!  Kelkfoje  min vere mirigas  iliaj  aŭdaco  kaj  genieco. Nepre ne  estos  manko de  aŭtoroj   de  ferakontoj   dum  la  estonteco.  Miaj  legantoj ordonis   al  mi  kion fari  pri  Doroteo, kaj  Onklino  Em kaj Onklo Henriko, kaj  mi  obeis.  Ili ankaŭ  donis  al mi multajn temojn   kiujn   mi  priskribu   estonte:   sufiĉe,  efektive,  por okupi min  dumlonge. Mi   multe  fieras  pri tiu  alianco.  La infanoj  amas  ĉi  tiujn   rakontojn  ĉar  la  infanoj  helpis   ilin krei.  Miaj legantoj  scias kion ili volas  kaj  komprenas  ke mi penas  kontentigi ilin. La  rezulto  estas tre  kontentiga al  la eldonistoj, al mi, kaj  (mi estas tute certa)  al la  infanoj.
Mi   esperas, karuloj,  ke pasos longa tempo  antaŭ ol ni devos  nuligi nian  partnerecon.
L. FRANK BAUM.
Coronado,  1910


0 komentoj  

, skribu komenton:
supren