La Perdita Princino de Oz
: 1917
Ilustrita de Neill, John R. (John Rea), 1877–1943
Tradukita el la Angla al Esperanto de Broadribb, Donald (Donald Richard), 1933– Unue eldonita en la Angla kiel The Lost Princess of Oz de Reilly & Britton, 1917.
Unue eldonita en Esperanto de Bookleaf Publishing, 1996.
AL MIAJ LEGANTOJ
Kelkaj el miaj junaj legantoj produktas mirindajn imagaĵojn. Tio plaĉas al mi. Imago portis la homaron tra la Malluman Epokon al ĝia aktuala nivelo de civilizacio. Imago instigis Kolumbon trovi Amerikon. Imago instigis Franklinon trovi elektron. Imago donis al ni la vapormotoron, la telefonon, la parolmaŝinon kaj la aŭtomobilon, ĉar necesis revi pri ili antaŭ ol realigi ilin. Do mi kredas ke revoj-kiujn oni spertas dum la tago kun malfermaj okuloj kaj plene funkcianta cerbaparato-verŝajne kondukos al plibonigo de la mondo. La imagoplena infano fariĝos la imagoplena viro aŭ virino kiu plej verŝajne kreos, inventos, kaj tiel evoluigos civilizacion. Elstara edukisto informas min ke ferakontoj estas valoregaj por evoluigi la imagadon de infanoj. Mi kredas tion.
Inter la leteroj kiujn mi ricevas de infanoj estas multaj kun sugestoj pri “kion priverki en la sekva Oz-
Libro”. Kelkaj el la proponataj ideoj estas interesegaj, aliaj estas tro ekstravagancaj por konsidero-eĉ en ferakonto. Tamen, ĉiuj plaĉas al mi, kaj mi devas agnoski ke la ĉefideo en “La Perdita Princino de Oz” estas sugestita al mi de dolĉa dekunujara knabineto kiu vizitis min por paroli pri la Lando Oz. Diris ŝi: “Mi s’pozas ke se Ozma iam perdiĝus, aŭ ŝteliĝus, ĉiu en Oz multe bedaŭrus.”
Jen ĉio, sed tute sufiĉa bazo sur kiun konstrui ĉi tiun rakonton. Se vi plezuriĝos per la rakonto, danku pro tio la lertan sugeston de mia amikineto. Kaj, parenteze, ne hezitu skribi al mi viajn proprajn proponetojn kaj sugestojn, tiajn kiuj rezultas el viaj propraj revoj. Ili nepre interesos min, eĉ se mi ne povos utiligi ilin en rakonto, kaj la simpla fakto ke vi ja revis plezurigos min kaj estos bone por vi. Ĉar, efektive, kara leganto, ĉi tiuj rakontoj pri Oz estas nur viaj kaj miaj, kaj ni estas partneroj. Dum vi plu volos legi ilin mi provos verki ilin, kaj mi emas kredi ke la sekvanta rakontos kelkajn surprizajn aventurojn de la “Stana Lignohakisto de Oz” kaj liaj kamaradoj.
L. FRANK BAUM,