La Mirinda Sorĉisto de Oz

: BAUM, Lyman Frank


:
rtftxtbaum-l.htm

BAUM, Lyman Frank Lyman Frank BAUM estis usona verkisto. Baum naskiĝis en Chittenango, Nov-Jorkio. Sian junaĝon li pasigis en la luksa bieno de siaj gepatroj. En la jaro 1882 li edziĝis al Maud GAGE kaj transloĝiĝis kun ŝi al Suda Dakoto.

Tradukis Donald Richard Broadribb

Folkloro, legendoj, mitoj kaj fe-rakontoj estis parto de la infaneco dum la tuta historio, ĉar ĉiu sana infano havas bonkarakteran kaj instinktan amon al rakontoj fantaziaj, mirindaj kaj evidente malrealaj. La flugilhavaj feoj de Grimm kaj Andersen alportis pli da feliĉeco al la koroj de infanoj ol ĉiuj aliaj homkreaĵoj.

Tamen la tradicia fe-rakonto, servinte dum generacioj, nun estas klasifikebla kiel "eksmodaj" en la biblioteko por infanoj; ĉar venis la tempo por serio de novaj "mirigaj rakontoj" en kiuj la steriotipaj ĝino, koboldo kaj feo estas eliminitaj, kune kun ĉiuj teruraj kaj sangavidaj eventoj elpensitaj de siaj aŭtoroj por indiki timigan moralon en ĉiu rakonto. La moderna eduko inkluzivas moralecon; tial la moderna infano serĉas nur distriĝon en siaj mirigaj rakontoj kaj volonte malhavas ĉiujn malagrablajn okazaĵojn.

Kun tiu penso en la menso, la rakonto pri "La Mirinda Sorĉisto de Oz" estis verkita nur por plezurigi la infanojn de la nuntempo. Ĝi celas esti modernigita fe-rakonto, en kiu la mirigo kaj ĝojo restas kaj la kordoloroj kaj koŝmaroj mankas.

 

Ĉi tiu libro estas dediĉita al mia bona amikino & kamarado, Mia Edzino L.F.B.

L. FRANK BAUM
Chicago, Aprilo 1900


0 komentoj  

, skribu komenton:
supren