La Verda Koro

: BAGHY, Julio
: 1937

BAGHY, Julio Julio BAGHY (originale BAGHY Gyula, pseŭdonome Jobo), estis verkisto kaj aktoro. Naskita en Hungario, li lernis Esperanton en 1911 kaj komencis sian laboron por la Esperanto-movado dum sesjara milita kaptiteco en Siberio. Elstara movadano kaj Esperanto-instruisto. Iama vicprezidanto de la Akademio de Esperanto.

La verda koro de Julio Baghy sen ajna dubo estas la plej konata instrua legolibro Esperanta, kaj ĝi aperis en multaj reeldonoj. Laŭ sia subtitolo ĝi estas "facila romaneto el la vivo de esperantistoj en Siberio", kaj ĝi do baziĝas sur la samaj spertoj de la aŭtoro kiel liaj grandaj romanoj Viktimoj (1925) kaj Sur sanga tero (1933). Ĝia rakonta fadeno ankaŭ enhavas multajn el la ingrediencoj de tiu duopo, tamen en aliaj proporcioj. En La verda koro ĉefrolas Esperanto, la instruado kaj lernado de Esperanto, kaj la ideoj kaj emocioj ligitaj al Esperanto. Krom tio ni tamen ricevas ankaŭ interesajn priskribojn de homoj kaj medioj, dramajn historiajn eventojn el la interna milito en orienta Siberio en 1918-1920, kaj kompreneble amhistoriojn kun obstakloj. Kiel ĉiam ĉe Baghy, temas pri platona amo inter la alia memo de la aŭtoro - ĉi-verke la Esperanto-instruanta hungara militkaptito Nadai - kaj loka junulino. Pro nediritaj kialoj tiu amo ne povas plenumiĝi.


0 komentoj  

, skribu komenton:
supren