1984

: ORWELL, George
: 1949

ORWELL, George George ORWELL [ĝorĝ or'ŭel] (naskiĝis la 23-an de januaro 1903, mortis la 21-an de januaro 1950) estis angla aŭtoro, kiu verkis malĝojigajn romanojn pri politiko kaj la (estonta) stato de la mondo. La du plej famaj el liaj verkoj estas 1984 kaj Besto-Bieno, ambaŭ pri la naturo de homo kaj politika potenco, precipe pri stalinismo, la tiraneco de tiama Sovetio. Li ankaŭ verkis pri la difektigado de lingvo pro politikaj celoj. En realo, post jaro 1984 sekvis 1989 kun falo de Berlina muro.

Tradukis Donald Broadribb

Laŭ la romano, en jaro 1984 la mondo estas dividita inter tri grandaj imperioj kiuj senĉese intermilitadis. Ĉiu civitano estas sub la senlaca okulo de la ŝtato, havante en sia domo televido kiu ade vomas ŝtatan propagandon kaj ebligas la ŝtaton (la "Granda Frato") spioni pri la civitano. La signifoj de vortoj mem estas inversigitaj: la Ministrejo de Vero disvastigas mensogojn, la Ministrejo de Paco batalas militojn, kaj la Ministrejo de Amo estas la sekreta polico. Ĵurnaloj, libroj kaj eĉ vortaroj estas sub la boto de la ŝtato: Se homo falas el la favoro de la ŝtato, lia nomo estas zorgeme forviŝita for de ĉiu skribita arkivo; li fariĝas nepersono.

“George  Orwell”  estis  pseŭdonimo  de  Eric  Arthur  Blair  (n.1903, Motihari,  Bengalo,  Hindio—m.Jan.  21,  1950).  Lia  romano  1984 unue aperis, en la Angla lingvo, en 1949. Tiu epoko estis tuj post la fino de la Dua  Mondmilito, kaj  1949  estis  tuj antaŭ la komenciĝo de  la Korea Milito,  en  kiu  Usono  kaj   Soviet-Unio   unue  rekontis   unu  la   alian (kvankam neoficiale) kiel militantoj. Estis vaste kredate, almenaŭ en la “okcidenta  mondo”,  ke  la  komunisma  sistemo  de  Sovet-Unio  baldaŭ venkos almenaŭ la plejparton de Eŭropo, kaj ke ĝi baldaŭ ankaŭ venkos la  tutan  Azion  —  unue per sia venko en Ĉinio,  poste en la  proksimaj landoj. En tiu ideologia fono la romano 1984 estis verkita.

En  la “okcidento” oni malmulton sciis pri la detaloj de la  komunisma sistemo Sovet-Unia, kvankam disvastiĝadis multaj onidiroj. Tiutempe la t.n. komunistoj en la “okcidentaj” landoj insistis ke la onidiroj estas nur propagandaĉo  disvastigata  de  Usono.  Post  kelkaj  jardekoj,  kiam  en Sovet-Unio mem publikiĝis la vero pri la reĝimo de Stalin, montriĝis ke la onidiroj estis efektive mildaj, relative al la historia vero.

Tamen,   klarvidantaj   personoj   eĉ   en  tiu periodo   tuj   post  la   Dua Mondmilito jam komencis pripensadi, ke la sociaj tendencoj en Usono moviĝas, nerapide sed certe, en la direkto  de la socia sistemo de Sovet- Unio.  Sekvante  tiun  premison,  en  1984 ni trovas  la  tutan  mondon dividita en  tri  supernaciojn,  konstante  militantajn  inter si; la  sociaj sistemoj en ĉiuj tri estas identaj, kvankam kun malsamaj nomoj.

Kial la jaro 1984? Nu, la aŭtoro diris ke li pripensis diversajn jarojn, sed
1984 — 45 jarojn post la jaro en kiu li verkis la romanon— ŝajnis egale taŭga kiel iu ajn alia jaro en la (tiame malproksima) estonteco.

La  mondo  en 1984  estis  utopia laŭ  unu vidpunkto,  kaj  malutopia laŭ alia.  Ni, la  legantoj  en  la  jaro 2001  verŝajne  ĝojas  ke  la  antaŭvidita mondo de 1984 ne realiĝis. Ĉu tamen ĝi realiĝos jam antaŭ la jaro 2084? Interesa demando, pri kiu indas multe pripensadi.
Donald Broadribb Okcidenta Aŭstralio Julio 2001


0 komentoj  

, skribu komenton:
supren