La Evangelio laŭ Spiritismo

: Kardec, Alan


Kardec, Alan Allan KARDEC, realnome: Hippolyte Leon Denizard RIVAIL estis grava edukisto de la 19-a jarcento.

La Evangelio laŭ spiritismo estas unu el la 5 bazaj verkoj de Kardecisma Spiritismo la tria far Allan Kardec (pseŭdonimo de Hippolyte Léon Denizard Rivail ) . La Evangelio laŭ spiritismo Ne temas pri novigo de Evangelio, aŭ novaĵoj pri la vivo de Jesuo, ĝia nomo signifas ke ĝi enhavas interpreton de Evangelio laŭ Spiritismo. Ĝi enhavas, rezume, la eksplikadon de la moralaj maksimoj de la Kristo, ilian konformecon kun Spiritismo kaj ilian aplikadon al la diversaj situacioj de la vivo.

La verko estas dividita en 28 ĉapitroj, krom la enkoduko kaj la antaŭparolo. En ĉiuj el la 28 ĉapitroj, kiuj konsistigas la libron, estas citaĵoj ne nur el la Evangelioj, sed el la Agoj de la Apostoloj, kaj Epistoloj krom citaĵetoj el la Malnova testamento. Post ĉiu citaĵoj sekvas komentarioj de la spiritoj kaj ankaŭ de Allan Kardec.

La libro temas pri la principoj de la spiritisma doktrino pri la senmorteco de la animo, la naturo de la spiritoj kaj ties rilatoj kun la homoj, la moralaj leĝoj, la nuntempa vivo, la estonta vivo kaj la estonteco de la homaro, laŭ la instruado de la superaj spiritoj pere de pluraj mediumoj. Tiu ĉi libro eldonita en 1867, konfirme ekspozicias la moralon de spiritismo pere de la moralo instruita de Jesuo Kristo laŭ la Evangelioj kaj de la Nova testamento. Al Esperanto tradukis Ismael Gomes Braga, en eldono de FEB aperinta en 1947.


0 komentoj  

, skribu komenton:
supren