La Libro de la Spiritoj

: Kardec, Alan


Kardec, Alan Allan KARDEC, realnome: Hippolyte Leon Denizard RIVAIL estis grava edukisto de la 19-a jarcento.

La Libro de la Spiritoj (franclingve Le Livre des Esprits) estas la plej grava kaj la unua verkaĵo de Spiritismo, unue publikigita en la 18-a de aprilo 1857, en Parizo, en la franca lingvo, fare de Allan Kardec, pseŭdonimo de la franca edukisto Hippolyte Leon Denizard Rivail (1804-1869).

Laŭ la libro mem, tiu estas verko de "Spiritualisma Filozofio" kaj enhavas "la Principojn de la Spiritisma Doktrino pri la senmorteco de la animo, la naturo de la Spiritoj kaj ties rilatoj kun la homoj, la moralaj leĝoj, la nuntempa vivo, la estonta vivo kaj la estonteco de la homaro, laŭ la instruado donita de la Superaj Spiritoj pere de pluraj mediumoj, kolektitajn kaj ordigitajn de Allan Kardec".

Al Esperanto tradukis ĝin el la franca originalo la akademiano Luiz da Costa Porto Carreiro Neto (1895-1964), en la 31-a de januaro 1943 en Rio-de-Ĵanejro. Tamen la tradukaĵo aperis antaŭ la publiko tri jarojn post tiu dato, publikigite nur en 1946 de la Brazila Spiritisma Federacio, ĉar la traduko estas farita por konkurso kaj ĝia juĝado postulis longan tempon, tial ke la eminentaj juĝintoj, S-roj Antonio Caetano Coutinho (1879-1970) kaj Carlos Domingues (1896-1974), pacience komparis ĉiun frazon de la originalo kun ĉiu el la tri plej bonaj tradukoj al ili prezentitaj. La du aliaj tradukoj, juĝitaj ankaŭ bonaj kaj premiitaj, estis faritaj de Iŝmael Gomes Braga (1891-1969), en Rio-de-Ĵanejro, kaj Victor Luís Cao, en Montevideo.

La Libro de la Spiritoj kune kun La Libro de la Mediumoj, La Evangelio laŭ Spiritismo, La Ĉielo kaj la Infero kaj La Genezo komponas la 5 bazajn librojn de Spiritismo.


0 komentoj  

, skribu komenton:
supren