Teotrinko - sano kaj plezuro de maljunuloj

teoterapio kaj antisenileco

:


CUI Zhiqin (Ĉinio) – Teoterapio kaj Antisenileco – 2-a INA-konferenco Ŝanhajo 5-9.12.2005

Resumo
Teo estas la plej ĉina trinkaĵo en la mondo. Ankaŭ teotrinko estas ŝato kaj plezuro de
maljunuloj. Oni aplikas teon kun konvenaj drogherboj per trinkmaniero por atingi la
efikojn en kuracado kaj sanigado; tio estas "Teoterapio". Tiu dependas de
naturkuracado.
"Per drogo anstataŭ teo, per teo kiel drogo" kaj "Teo akcelas la efikon de drogo, drogo
helpas la funkcion de teo", tio estas ia karakterizo de teoterapio.
Aŭtoro raportis pri la historia procezo de teoterapio, la traktado de ĉinaj antikvaj
medicinistoj pri la efikoj de teo kaj la esploradaj rezultoj de moderna medicino pri iuj
substancoj el teo. Tio montras, ke la teoterapio kaj teotrinko estas utilaj al la bonfarto de
maljunuloj kaj resaniĝo de ilia kronika malsano. Samtempe tio ankaŭ esprimas la
kombinon de la tradicia kulturo kun moderna scienco.


0 komentoj  

, skribu komenton:
supren