Proverboj: uzoj kaj interpretoj
En tiu ci eseo ni do komencos per provo pritaksi la verkon [Z 1974], komparante gin kun aliaj
prezentoj de la sama materialo, kun aliaj proverbaroj, kaj demandante nin pri la ebleco difini
la temon de proverbo. Poste ni turnos la atenton al la tradicia uzo de proverboj, al ilia
nuntempa malfavora famo, kaj ankau al la necesa kono de la kunteksto por guste „decifri”
ilian signifon. Sekvos analizo de la formaj kriterioj, lau kiuj iu frazo povas esti konsiderata
proverbo. Fine ni montros la avantagojn de instrucela uzo de proverboj en paroligaj ekzercoj,
ilian valoron por ampleksigi la fonajn kulturajn sciojn de la lernantoj, kaj ilian potencialon por
frazeologia ricigo de la lingvo.