Pri la projekto

La retejo Bretaro.net ekestis pro la sento de urĝa bezono krei iun retan elektronikan arkivon aŭ stokejon de Esperanto-materialoj. Tiaj materialoj kiel libroj, dokumentoj, fotoj kaj simile en Esperanto-movado tre ofte emas malaperi. Parte tion kaŭzas la fakto, ke nia movado estas tro disigita tra la mondo kaj aldone ĝi ne estas tiom bunta, por ke la materialoj konserviĝu en multaj lokoj en sufiĉaj ekzempleroj. Tio ofte kaŭzas, ke multaj valoraj kaj utilaj materialoj poreterne malaperas, estas forĵetataj, ks.

Jen do nia retejo proponas al ĉiuj eblon disponigi publike valoraĵojn de nia E-movado. Tamen konsciu, ke ni volas kaj devas obei la aŭtor- kaj kopi-rajtojn.

Aŭtorrajto kaj kopirajto

Ĉe Bretaro.net troviĝas nur tiuj verkoj, por kiuj la aŭtor- kaj kopi-rajtoj aŭ ne plu validas, aŭ la aŭtoroj mem liberigis ilin por la elektronika uzo. Se vi opinias, ke iu verko en nia retejo malobeas la rajtojn, bv. sciigi nin pri tio.

Same se vi mem volas aldoni materialojn, ni petas vin sekvi la instrukciojn pri tio.

Kiel mem alŝuti materialon

En intereto troviĝas multe da verkoj el Esperanto-literaturo, ĉu originale skribitaj en Esperanto, ĉu tradukitaj el aliaj lingvoj. Tamen ili troviĝas dise en multaj paĝaroj, blogoj, arkivoj... Bretaro.net ambicias kolekti kiel eble plej multe da libere disvastigeblaj literaturaĵoj kaj aliaj E-materialoj en unu loko. Ankaŭ vi povas helpi.

Se vi mem ne posedas ciferecigitan libere disvastigeblan verkon en Esperanto, vi povas helpi al ni alŝuti librojn el la malaperinta retejo eLibrejo.

Kiel aldoni novan verkon

  1. Registriĝu kaj ensalutu (per la formularo en supra parto de ĉiu paĝo).
  2. Provu serĉi, ĉu la verko, kiun vi intencas alŝuti, ne troviĝas jam ĉe Bretaro.net.
  3. Iru en la sekcion Verkoj kaj klaku sur la ligilon Aldonu verkon (dekstre supre).
  4. Plenigu la formularon. Vi povas elekti ankaŭ pliajn aŭtorojn por verko (premante la klavon Ctrl kaj klakante sur la aŭtoroj). Kaze ke aŭtoro de la verko ne estas konata, marku en la formularo Aŭtoro nekonata. Kaze ke la aŭtoro mankas en oferto ĉe Bretaro.net, vi povas aldoni novan aŭtoron. Post plenigo klaku sur Forsendi.
  5. Aperas formularo por alŝutado de dosieroj. Klaku sur Traserĉi (Browse) kaj elektu la dosieron el via komputilo, kiun vi deziras alŝuti. Poste klaku sur Forsendi.
  6. Preta! :) Revenu al Detaloj pri verko. Kaze de bezono vi povas redakti ĝin klakante sur la ligilon Redaktu verkon, aŭ aldoni/forigi dosierojn per Redaktu dosierojn.

La metodo similas ankaŭ por aldoni novan aŭtoron, dokumenton, gazeton, son-dosieron, fotoalbumon, filmon. Ĉiam eniru la koncernan sekcion (en la maldekstra menuo) kaj klaku sur la ligilon dekstre supre (Aldoni...). Poste daŭrigu kiel en la instrukcioj por verkoj.

Kiel aldoni gazetan numeron

  1. Registriĝu kaj ensalutu (per la formularo en supra parto de ĉiu paĝo).
  2. Provu serĉi, ĉu la gazeta numero, kiun vi intencas alŝuti, ne troviĝas jam ĉe Bretaro.net.
  3. Iru en la sekcion Gazetoj kaj elektu gazeton, kies numeron vi volas alŝuti. Kaze ke ĝi ankoraŭ ne ekzistas, vi bezonas Aldoni novan gazeton.
  4. Sur la paĝo de la gazeto klaku sur Aldonu gazetan numeron (en dekstra menuo).
  5. Plenigu la formularon kaj klaku sur Forsendi.
  6. Klaku sur Redaktu dosierojn (en dekstra menuo).
  7. Aperas formularo por alŝutado de dosieroj. Klaku sur Traserĉi (Browse) kaj elektu la dosieron el via komputilo, kiun vi deziras alŝuti. Poste klaku sur Forsendi.
  8. Preta! :) Revenu al Detaloj pri gazeta numero. Kaze de bezono vi povas redakti ĝin klakante sur la ligilon Redaktu gazetan numeron, aŭ aldoni/forigi dosierojn per Redaktu dosierojn.

Multobla alŝutado de gazetaj numeroj

Povas okazi, ke vi volos alŝuti multajn numerojn de iu gazeto. Uzi la suprajn instrukciojn postulus tro multe da tempo. Por alŝuti plurajn gazetajn numerojn samtempe bv. sekvi jenajn instrukciojn:

  1. Registriĝu kaj ensalutu (per la formularo en supra parto de ĉiu paĝo).
  2. Provu serĉi, ĉu la gazeta numero, kiun vi intencas alŝuti, ne troviĝas jam ĉe Bretaro.net.
  3. Iru en la sekcion Gazetoj kaj elektu gazeton, kies numeron vi volas alŝuti. Kaze ke ĝi ankoraŭ ne ekzistas, vi bezonas Aldoni novan gazeton.
  4. Sur la paĝo de la gazeto klaku sur Multobla ldonu gazetan numeron (en dekstra menuo).

 

Kiel aldoni fotojn en fotoalbumon

supren