Oftaj demandoj

Demando 1: Kio estas celo de la retejo bretaro.net?
Respondo 1: Celo de la retejo kaj tuta projekto Bretaro estas krei kaj prizorgi (plenigadi) elektronikan Esperanto-arkivon.

Demando 2: Kiu povas aldonadi enhavon al la retejo?
Respondo 2: Efektive ĉiu registrita uzanto rajtas alŝuti materialojn. Unue vi do registriĝu ĉe nia retejo. Se vi jam havas konton ĉe lernu.net, tiam vi ne devas denove registriĝi, sufiĉas se vi uzos samajn datumojn por aliĝi ĉe bretaro.net.

Demando 3: Kiel mi povas helpi?
Respondo 3: Helpi eblas per multaj manieroj - reklami la projekton: informi pri ĝi, aperigi ligbutonon (banner) de ĝi, verki en sia blogo, gazeto... Same eblas kontribui al la enhavo - alŝuti materialojn.

supren