Aŭtoroj
Exupéry, Antoine de Saint
(* 29.06.1900 Liono (Lyon) † 31.07.1944 ) Antoine DE SAINT-EXUPÉRYestis aviadisto kaj mondfama verkisto.
Li estas unu el la plej konataj francaj verkistoj pro sukceso de sia fama rakonto "La Eta Princo" (Le Petit Prince) tradukita en 160 lingvojn. Li ricevis la premion Femina en 1930 pro "Nokta flugo" (Vol de Nuit) kaj la premion de la romano el la Franca Akademio en 1938 pro "Tero de la homoj"
Prus, Bolesław
(* 20.08.1847 Hrubieszów † 19.05.1912 Varsovio) Bolesław PRUS, originale Aleksander GŁOWACKI estis pola verkisto kaj ĵurnalisto. Estis kronikisto de urbo Varsovia, filozofo, propagandanto de turismo kaj cikloturismo.
Ginz, Oto
(* 19.07.1896 Zdánice † 29.02.1976 Israelo) Ota [Otto] GINZ [ginz] estis ĉeĥoslovaka judo, oficisto en grandkomerco en Prago. En 1958 li elmigris en Israelon. Li kun sia edzino Marie Ginzová estis gepatroj de Petr Ginz, knabo pereinta en koncentrejo, kies desegnaĵo de la Tero vidata de sur la Luno fariĝis simbolo de holokaŭsto.
Arbes, Jakub
(* 12.06.1840 † ) Jakub ARBES (naskiĝis la 12-a de junio 1840 - mortis la 8-a de aprilo 1914) estis ĉeĥa verkisto de sociaj romanoj (Kandidatoj de ekzistado, La lastaj tagoj de la homaro).
Alcott, Louisa May
(* 29.11.1832 † 06.03.1888 ) Louisa May ALCOTT estis usona romanverkisto, fame konata por la romano Little Women, kiun ŝi verkis en 1868.
Christie, Agatha
(* 15.09.1890 Torquay † 12.04.1976 Wallingford) Brita verkistino, verkis pli ol 70 krimromanoj, rakontojn, teatraĵojn kaj romantikajn librojn.
Grimm, fratoj
(* † ) La Fratoj GRIMM estas:
Jakob GRIMM, kiu naskiĝis la 4-an de januaro 1785 en Hanau kaj mortis la 20-an de septembro 1863 en Berlino kaj
Wilhelm GRIMM, kiu naskiĝis la 24-an de februaro 1786 en Hanau kaj mortis la 16-an de decembro 1859 en Berlino.
Epikuro
(* -341 † -270 ) Epikuro (greke, Ἐπίκουρος; latine, Epicurus) estis helena filozofo de Ateno kiu fondis epikuranismon, unu el la kvin ĉefaj skoloj de helena filozofio. Laŭ Epikuro, la celo de vivo estas trankvilo, kiu estas atingita per la evito de doloro kaj la malevito de plezuro.
Engholm, Stellan
(* 1899 Stokholmo † 1960 ) Stellan ENGHOLM estis sveda esperantisto, instruisto, verkisto kaj tradukisto. Konatiĝis kun Esperanto en 1920, sed li iĝis aktiva Esperantisto nur en 1927. Dum plejparto de lia vivo li loĝis en Smedjebacken kaj Ludvika.
Twain, Mark
(* 30.11.1835 Florida † 21.04.1910 Redding) Mark TWAIN [mark tŭejn] estas plumnomo de la usona aŭtoro Samuel Langhorne CLEMENS [SAM-juel LANG-orn KLE-menz] Twain naskiĝis en Florida, Misurio.
Hašek, Jaroslav
(* 30.04.1883 Prago † 03.01.1923 Lipnice) Jaroslav HAŠEK estis ĉeĥa humuristo kaj satiristo, kiu famiĝis precipe per sia mondfama romano Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk, tradukita en sesdekon da lingvoj, sed li verkis ankaŭ mil kvincent rakontojn, estis ĵurnalisto, bohemiano kaj mistifikanto.
ZWEIG, Stefan
(* 28.11.1881 Vieno † 22.02.1942 Rio de Janeiro) Stefan ZWEIG, [ŝtEfan cvajk] estis aŭstra aŭtoro de poezio kaj prozo. La filo de riĉa juda familio jam kiel gimnaziano verkis poemojn kaj en 1901 publikigis sian unuan poemaron "Silberne Saiten".
Wells, Herbert George
(* 21.09.1866 Bromley, Kent † 13.08.1946 Londono) Herbert George Wells [welz] estis brita verkisto.
Post nesukcesa metilernado por fariĝi drapisto, li eklaboris kiel instruisto. Li iĝas fama precipe pro siaj sciencfikciaj verkoj, sed verkis ankaŭ nefikciaĵojn kiel la faman kaj influan Outline of History (1920, "Skizo de historio"), kiu estis la unua ĝenerala historio verkita surbaze de antropologio kaj sociologio.
Wells estis amiko de G.K. Chesterton.
VALLIENNE, Henri
(* 19.11.1854 Saumur † 01.12.1908 Malakoff apud Parizo) Henri VALLIENNE (valjen) estis franca kuracisto, esperanta tradukisto kaj la unua aŭtoro de du ampleksaj originalaj romanoj: Kastelo de Prelongo kaj Ĉu li?.
Defoe, Daniel
(* 1660 † 26.04.1731 Londono) Daniel DEFOE (naskiĝis kiel Daniel Foe verŝajne komence de 1660 en Londono, mortis la 26-an de aprilo 1731 en Londono) estis angla verkisto, konsiderata la iniciatinto de la anglalingva romano, mondfama pro sia romano Robinson Crusoe (Robinsono Kruso).
Dickens, Charles
(* 07.02.1812 Landport apud Portsmouth † 09.06.1870 Godshill Place apud Rocheste) Charles DICKENS [//ˈtʃɑrlz ˈdɪkɪnz//] estis angla verkisto, unu el la plej influaj de la 19-a jarcento.
Dickens naskiĝis en Landport apud Portsmouth. Pro financaj malfacilaĵoj de sia patro li jam kiel 12-jarulo devis gajni monon kiel helplaboristo. Siajn spertojn dum tiu ĉi tempo li poste priskribis en sia romano David Copperfield.
Gogoľ, Nikolaj Vasiljeviĉ
(* 01.04.1809 † 04.03.1852 Moskvo) Nikolaj Vasiljeviĉ GOGOL (Ruse: Никола́й Васи́льевич Го́голь) estis rusia kaj ukraina verkisto.
BURROUGHS, Edgar Rice
(* 01.09.1875 † 19.03.1950 ) Edgar Rice BURROUGHS estis usona verkisto de aventuraj kaj sciencfikciaj romanoj.
Lia plej fama verko estas aventuroj pri Tarzan, homa knabo edukita de goriloj, do siaspeca parenco de lupe edukita Maŭglio (verkita de Rudyard Kipling), kvankam el artista vidpunkto ne samnivela. Tamen la verkoj estis tradukitaj al multaj lingvoj, multfoje filmigitaj, eĉ unu kalifornia urbo ricevis la nomon Tarzana.
Alia fama serio estas pri la heroo John Carter el Marso.
Hauff, Wilhelm
(* 29.11.1802 Stuttgart † 18.11.1827 ) Wilhelm Hauff naskiĝis en Stuttgart en 1802. La famaj germanaj
poetoj Uhland, Kerner, Mörike kaj Hölderlin, al kiuj,
pro ilia komuna patrujo, oni donis la nomon "_Schwäbischer
Dichterkreis_" (Svabuja poetaro), estis liaj samtempuloj kaj
samlandanoj.