Aŭtoroj




BAVANT, Marc
(* 1957 † ) Marc BAVANT (1957) estas franca esperantisto kaj inĝeniero. Li estas diplomito de la Pariza Instituto pri Minejoj, kaj laboras profesie en la kampo de komunik-retoj. Esperantisto ekde 1980 (pedagogia Atesto pri Kapableco de Franca Esperanto-Instituto). Li kreis la TTT-ejon de Junulara Esperanta Franca Organizo kaj okupiĝis pri reta Esperanto-instruado kaj Esperanta leksikografio kadre de la projekto REVO. Membro de la Akademio de Esperanto ekde 2004.


Beaucaire, Louis
(* 07.02.1925 † 00.00.1983 ) Louis BEAUCAIRE (1925 - 1983) estis franca aŭtoro de kelkaj Esperantaj libroj, inkluzive rakontojn pri amuzaj seksaventuroj en Bervalo (kie ŝajne estas pli multaj Esperantistoj ol en multaj landoj).


BOULTON, Marjorie
(* 07.05.1924 † ) Doktorino Marjorie BOULTON [MAĝari BULtan] estas angla aŭtorino, verkanta kaj en la angla lingvo kaj en Esperanto. Ŝia verkaro ampleksas poeziaĵojn, dramojn, novelojn, rakontojn kaj eseojn. Krome ŝi tradukas. Esperanton ŝi eklernis en 1949. Membro de la Akademio de Esperanto. Honora membro de UEA.


BROWNE, Peter
(* 1957 El Paso, Texas † ) Peter E. Browne naskiĝis en El Paso Texas en 1957, la sama jaro en kiu la verkisto Jack Kerouac eldonis SUR LA VOJO. Oftaj translokiĝoj de regiono al regiono estas tipaĵo de lia infaneco kaj juneco. Kiel Kerouac, Browne estas usona verkisto ege allogita al Meksiko, lando kie li pasigas plurajn somerojn ekde 1986.


CAMACHO, Jorge CORDÓN
(* 1966 Zafra † ) Jorge CAMACHO (CORDÓN) [ĥorĥe kamaĉo] (naskiĝis en 1966 en Zafra, Ekstremaduro) estas hispana esperantisto kaj Esperanto-verkisto.


Eichholz, Rüdiger
(* 1922 Stralsund (Germanio) † 05.08.2000 Cobourg (Ontario)) Rüdiger EICHHOLZ (naskiĝis 1922 en Stralsund (Germanio), mortis la 5-an de aŭgusto 2000 en Cobourg (Ontario) estis kanada esperantisto kaj membro de la Akademio de Esperanto,. Germano laŭnaske, en 1949 li fariĝis UEA-delegito en Göttingen, sed en 1953 li migris al Kanado kaj de tiam restis kolono de ties Esperanto-movado.


GUARESCHI, Giovannino
(* 01.05.1908 Roccabianca † 22.07.1968 Cervia) Giovannino GUARESCHI (esp.: Joĉjo Gŭareski) estis ĵurnalisto, desegnisto kaj humuristo krom verkisto. Lia plej fama kreaĵo estas Don Camillo, la forta paroĥestro kiu parolas kun la Kristo de la ĉefaltaro; lia kontraŭulo estas la komunista urbestro Peppone.


Kiselman, Christer Oscar
(* 08.04.1939 Stokholmo † ) Memprezento de Christer Oscar Kiselman Mi estis elektita al la Akademio de Esperanto en 1989 sekve de invito fare de ties tiama prezidanto, Andr´e Albault, kaj estis reelektita en 1998. Mi membras en la sekcioj pri la ˆgenerala vortaro, pri gramatiko, kaj pri prononco. Mi nun estas kandidato por tria na˘ujara periodo, 2007 2016.


LAPENNA, Ivo
(* 05.11.1909 Split † 15.12.1987 Kopengago) Lapenna naskiĝis en la urbo Split en Kroatio, tiama Aŭstrio-Hungario. En 1933 en Zagrebo li doktoriĝis pri juro. Li fariĝis universitata profesoro en 1947 en Zagrebo kaj poste en Londono. Forlasinte Jugoslavion en 1949, li iris unue al Parizo kaj en 1951 al Britio. En 1962 li fariĝis ŝtatano de Britio. Li mortis en 1987 en Kopenhago, kie li estas ankaŭ enterigita.


Lily
(* † )


Luin, Franko
(* 06.04.1941 † 15.09.2005 ) Franko LUIN estis grafikisto kaj pioniro de la Esperanto-movado en interreta medio. Li estis konata desegnisto de tiparoj. Li ankaŭ starigis multajn Esperantajn retejojn de la frua Interreto, kiel Esperanto.nu kaj la afiŝejon NUN. Li prizorgis ankaŭ retan bibliotekon eLibrejo.


ORWELL, George
(* 23.01.1903 Motihari, Bengalo, Hindio † 21.01.1950 ) George ORWELL [ĝorĝ or'ŭel] (naskiĝis la 23-an de januaro 1903, mortis la 21-an de januaro 1950) estis angla aŭtoro, kiu verkis malĝojigajn romanojn pri politiko kaj la (estonta) stato de la mondo. La du plej famaj el liaj verkoj estas 1984 kaj Besto-Bieno, ambaŭ pri la naturo de homo kaj politika potenco, precipe pri stalinismo, la tiraneco de tiama Sovetio. Li ankaŭ verkis pri la difektigado de lingvo pro politikaj celoj. En realo, post jaro 1984 sekvis 1989 kun falo de Berlina muro.


Oŝlak, Vinko
(* 23.6.1947 Slovenj Gradec † ) Vinko OŠLAK estas slovena verkisto kaj tradukisto.


Pettit, Jean Pierre
(* 1937 † ) Jean-Pierre Petit, naskiĝinta en 1937, estis esploro-estro en la franca CNRS (Nacia Centro por Sciencaj Esploroj), (emeritiĝis en 2003), kiu famiĝis pro: * Serio da scienc-vulgarigaj libroj, precipe la sciencaj bildliteraturaj libroj "aventuroj de Anselme Lanturlu"


Piron, Claude
(* 26.02.1931 Namuro † 22.01.2008 Gland) Claude PIRON [klod piron] (naskiĝis la 26-an de februaro 1931 en Namuro, mortis la 22-an de januaro 2008 en Gland VD[1][2]) estis svisa esperantisto, lingvisto kaj psikologo; de 1956 ĝis 1961 li ankaŭ estis tradukisto por la Unuiĝintaj Nacioj (el la ĉina, el la angla, el la rusa kaj el la hispana al la franca).


SÁRKÖZI, János
(* 02.02.1932 † 14.08.2007 ) Hungaro; fizikisto, esplorinĝeniero. Esperantisto de 1974. Tradukis kaj verkis prozaĵojn.


STØP-BOWITZ, Carl
(* 8.12.1913 † 01.11.1997 ) Carl STØP-BOWITZ [stepOvic] (naskiĝis la 8-an de decembro 1913, mortis la 1-an de novembro 1997) estis norvega zoologo, prezidanto de Norvega Esperantista Ligo, prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE), profesoro ĉe AIS.


TIŠLJAR, Zlatko
(* 19.05.1945 Zagrebo † ) Zlatko TIŠLJAR (naskiĝis la 19-an de majo 1945 en Zagrebo, tiama Jugoslavio, nune Kroatio) estas esperantisto, ĝenerala sekretario de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU). Tišljar finstudis lingvojn kaj informadikon, li estas magistro pri kibernetiko.


Ven Shravasti Dhammika
(* 00.00.1951 Aŭstralio † )


Wennergren, Bertilo
(* 04.10.1956 † ) Bertilo WENNERGREN [Bertilo Venergren] (svedlingve Bertil Wennergren) estas sveda esperantisto, gramatikisto kaj tamburisto. Li nuntempe loĝas en Germanujo, en la vilaĝeto Schossin.



supren