Aŭtoroj
Carlsson, Magda
(* 1896 † 7.9.1971) Magda BOHMAN estis sveda esperantistino. Ŝi estis internacie konata kiel Esperanta poetino sub la nomo Magda CARLSSON.
Engholm, Stellan
(* 1899 Stokholmo † 1960 ) Stellan ENGHOLM estis sveda esperantisto, instruisto, verkisto kaj tradukisto. Konatiĝis kun Esperanto en 1920, sed li iĝis aktiva Esperantisto nur en 1927. Dum plejparto de lia vivo li loĝis en Smedjebacken kaj Ludvika.
Epikuro
(* -341 † -270 ) Epikuro (greke, Ἐπίκουρος; latine, Epicurus) estis helena filozofo de Ateno kiu fondis epikuranismon, unu el la kvin ĉefaj skoloj de helena filozofio. Laŭ Epikuro, la celo de vivo estas trankvilo, kiu estas atingita per la evito de doloro kaj la malevito de plezuro.
Ezopo
(* nekonata † nekonata ) Antikva greka poeto, kiu verkis fablojn kaj parabolojn, la plej famajn de la kultura tradicio de Eŭropo. Kalman Kalocsay brile redonis multajn en sia Ezopa saĝo.
Grimm, fratoj
(* † ) La Fratoj GRIMM estas:
Jakob GRIMM, kiu naskiĝis la 4-an de januaro 1785 en Hanau kaj mortis la 20-an de septembro 1863 en Berlino kaj
Wilhelm GRIMM, kiu naskiĝis la 24-an de februaro 1786 en Hanau kaj mortis la 16-an de decembro 1859 en Berlino.
Hašek, Jaroslav
(* 30.04.1883 Prago † 03.01.1923 Lipnice) Jaroslav HAŠEK estis ĉeĥa humuristo kaj satiristo, kiu famiĝis precipe per sia mondfama romano Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk, tradukita en sesdekon da lingvoj, sed li verkis ankaŭ mil kvincent rakontojn, estis ĵurnalisto, bohemiano kaj mistifikanto.
Mao, Zifu
(* 1963 † ) MAO Zifu (naskiĝinta en 1963) estas ĉina esperantisto kaj Esperanto-verkisto, unu el la plej gravaj nuntempaj poetoj en Esperanto.
Platono
(* 429 antaŭ Kristo Ateno † 348 a.K. Ateno) Platono (greke: Πλάτων; latine: Plato; propre Aristokles, greke: Αριστοκλής; naskiĝis en 429 a.K./427 a.K. en Ateno aŭ Egino, Grekujo; mortis en 348 a.K./347 a.K. en Ateno) estis tre grava greka filozofo kaj fondinto de platonismo.
Twain, Mark
(* 30.11.1835 Florida † 21.04.1910 Redding) Mark TWAIN [mark tŭejn] estas plumnomo de la usona aŭtoro Samuel Langhorne CLEMENS [SAM-juel LANG-orn KLE-menz] Twain naskiĝis en Florida, Misurio.