Aŭtoroj



BAVANT, Marc
(* 1957 † ) Marc BAVANT (1957) estas franca esperantisto kaj inĝeniero. Li estas diplomito de la Pariza Instituto pri Minejoj, kaj laboras profesie en la kampo de komunik-retoj. Esperantisto ekde 1980 (pedagogia Atesto pri Kapableco de Franca Esperanto-Instituto). Li kreis la TTT-ejon de Junulara Esperanta Franca Organizo kaj okupiĝis pri reta Esperanto-instruado kaj Esperanta leksikografio kadre de la projekto REVO. Membro de la Akademio de Esperanto ekde 2004.


LAPENNA, Ivo
(* 05.11.1909 Split † 15.12.1987 Kopengago) Lapenna naskiĝis en la urbo Split en Kroatio, tiama Aŭstrio-Hungario. En 1933 en Zagrebo li doktoriĝis pri juro. Li fariĝis universitata profesoro en 1947 en Zagrebo kaj poste en Londono. Forlasinte Jugoslavion en 1949, li iris unue al Parizo kaj en 1951 al Britio. En 1962 li fariĝis ŝtatano de Britio. Li mortis en 1987 en Kopenhago, kie li estas ankaŭ enterigita.


Piron, Claude
(* 26.02.1931 Namuro † 22.01.2008 Gland) Claude PIRON [klod piron] (naskiĝis la 26-an de februaro 1931 en Namuro, mortis la 22-an de januaro 2008 en Gland VD[1][2]) estis svisa esperantisto, lingvisto kaj psikologo; de 1956 ĝis 1961 li ankaŭ estis tradukisto por la Unuiĝintaj Nacioj (el la ĉina, el la angla, el la rusa kaj el la hispana al la franca).


Kiselman, Christer Oscar
(* 08.04.1939 Stokholmo † ) Memprezento de Christer Oscar Kiselman Mi estis elektita al la Akademio de Esperanto en 1989 sekve de invito fare de ties tiama prezidanto, Andr´e Albault, kaj estis reelektita en 1998. Mi membras en la sekcioj pri la ˆgenerala vortaro, pri gramatiko, kaj pri prononco. Mi nun estas kandidato por tria na˘ujara periodo, 2007 2016.


Pettit, Jean Pierre
(* 1937 † ) Jean-Pierre Petit, naskiĝinta en 1937, estis esploro-estro en la franca CNRS (Nacia Centro por Sciencaj Esploroj), (emeritiĝis en 2003), kiu famiĝis pro: * Serio da scienc-vulgarigaj libroj, precipe la sciencaj bildliteraturaj libroj "aventuroj de Anselme Lanturlu"


Ven Shravasti Dhammika
(* 00.00.1951 Aŭstralio † )


Bahá’u’lláh
(* 12.11.1817 Teherano † 29.05.1892 Akko) Mírzá Ḥusayn-\'Alí (1817-1892) (perse : میرزا حسینعلی), kiu pli poste alprenis la titolon Bahá\'u\'lláh (arabe : بهاءالله t.e. \"Splendoro, Gloro, Lumo de Dio\"), estis la profet-fondinto de la Bahaa Kredo. Bahá\'u\'lláh naskiĝis je la 12-a de novembro 1817 (2-a de Muḥarram 1233 p.H.) en Tehrano (Ṭihrán), ĉefurbo de Persio (nuna Irano). Lia patro estis Mírzá `Abbás, pli bone konata kiel Mírzá Buzurg de la distriko Núr (en la provinco Mazenderano), notinda nobela ministro en la kortego de Fatḥ-`Alí Sháh. Lia patrino estis Khadíjih Khánum. (Vidu ankaŭ Genealogio de Baha\'u\'llah.)


Lengyel, Paul de
(* 01.04.1868 Subotica † 04.10.1932 Budapeŝto) LENGYEL Pál (lendjel) ankaŭ Paŭlo LENGYEL (pseŭdonomo REGÉCZI Hugó) estis hungara esperantisto, presejposedanto, naskiĝis en la 1-a de aprilo 1868 en Szabadka (nun Subotica en Serbio-Montenegro), mortis en la 4-a de oktobro 1932 en Budapest.


Beaucaire, Louis
(* 07.02.1925 † 00.00.1983 ) Louis BEAUCAIRE (1925 - 1983) estis franca aŭtoro de kelkaj Esperantaj libroj, inkluzive rakontojn pri amuzaj seksaventuroj en Bervalo (kie ŝajne estas pli multaj Esperantistoj ol en multaj landoj).


Dorosmai, Janos
(* 26.04.1886 Adásztevel † 29.11.1966 Sopron)


Szilagyi, Ferenc
(* 1895 Budapeŝto † 1967 ) SZILÁGYI Ferenc. 1895-1967. Hungaro, poste sveda civitano. Naskiĝis en Budapeŝto. Doktoro pri juro, oficisto, verkisto, redaktoro, Esperanto-instruisto. Akademiano. Esperantisto de 1924.


Zee, Jules Saint
(* 1902 † 11.10.1986 Ŝanhajo) Saint Jules ZEE nask. en 1902, mortinta la 11-an de oktobro 1986 en Ŝanhajo), estis unu el la plej konataj ĉinaj Esperanto-verkistoj / tradukistoj.


Ezopo
(* nekonata † nekonata ) Antikva greka poeto, kiu verkis fablojn kaj parabolojn, la plej famajn de la kultura tradicio de Eŭropo. Kalman Kalocsay brile redonis multajn en sia Ezopa saĝo.


Ĉapek, Karel
(* 09.01.1890 Malé Svatoňovice (Bohemio, Aŭstrio-Hungario) † 25.12.1938 Prago) Karel ČAPEK estis ĉeĥa verkisto, ĵurnalisto, dramisto, tradukisto kaj fotografisto. Li estas konsiderata kiel unu el la plej influhavaj ĉeĥaj verkistoj de la 20-a jarcento


Zamenhof, Ludoviko Lejzer
(* 15.12.1859 Bjalistoko, Pollando † 14.04.1917 Varsovio, Pollando) Okulkuracisto, lingvosciencisto, iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto kaj ĝia unua literaturisto kaj tradukisto.



supren