Aŭtoroj



XAVIER, Francisco Cândido
(* 02.04.1910 Pedro Leopoldo † 30.06.2002 ) Francisco Cândido XAVIER [fransiskŭ kandidŭ ŝavier] nomata Chico Xavier. Li naskiĝis en la urbeto Pedro Leopoldo kie li vivis ĝis 1950, kiam li translokiĝis al la urbeton Uberaba, ambaŭ en la subŝtato de Minas-Ĝerajso, ĉe Brazilo. Lia familio estis tre malriĉa kaj lia patrino mortis kiam li estis bubo. Li suferis multe pro la malbonaĵoj faritaj al li de sia vicpatrino. En tiaj situacioj lia patrino, jam morta, aperus por konsoligi lin. De tiam, li jam vidus klare la spiritojn.


Carroll, Lewis
(* 27.01.1832 Daresbury, Cheshire, Anglio † 14.01.1898 Guildford) Charles Lutwidge DODGSON [ĉarlz latviĝ doĝs'n], pli bone konata laŭ la nomo Lewis CARROLL estis angla matematikisto kaj logikisto, sed kio igis lin fama estis lia verkado de groteskaj, humuraj fantastaj romanoj, kiuj origine estis destinitaj por la amuzo de infanoj. Lia lerta lingvouzo spicita per inteligentaj vortludoj ne nur amuzis la legantojn, sed eĉ fariĝis objekto de filozofiaj esploroj.


BOULTON, Marjorie
(* 07.05.1924 † ) Doktorino Marjorie BOULTON [MAĝari BULtan] estas angla aŭtorino, verkanta kaj en la angla lingvo kaj en Esperanto. Ŝia verkaro ampleksas poeziaĵojn, dramojn, novelojn, rakontojn kaj eseojn. Krome ŝi tradukas. Esperanton ŝi eklernis en 1949. Membro de la Akademio de Esperanto. Honora membro de UEA.


BAUM, Lyman Frank
(* 15.05.1856 Chittenango, Nov-Jorkio † 06.05.1919 ) Lyman Frank BAUM estis usona verkisto. Baum naskiĝis en Chittenango, Nov-Jorkio. Sian junaĝon li pasigis en la luksa bieno de siaj gepatroj. En la jaro 1882 li edziĝis al Maud GAGE kaj transloĝiĝis kun ŝi al Suda Dakoto.


BAGHY, Julio
(* 13.01.1891 Szeged † 18.05.1967 ) Julio BAGHY (originale BAGHY Gyula, pseŭdonome Jobo), estis verkisto kaj aktoro. Naskita en Hungario, li lernis Esperanton en 1911 kaj komencis sian laboron por la Esperanto-movado dum sesjara milita kaptiteco en Siberio. Elstara movadano kaj Esperanto-instruisto. Iama vicprezidanto de la Akademio de Esperanto.


Poe, Edgar Allan
(* 19.01.1809 Bostono † 07.10.1849 Baltimore) Edgar Allan Poe estis aŭtoro de poeziaĵoj - romanoj kaj rakontoj. Siajn unuajn poemojn li verkis kiel soldato. Post fiaskoj en la Universitato de Virginio (ĉefe pro troa alkoholkonsumo) kaj en la Militakademio de West Point (pro sia ribelema karaktero) li fine decidis dediĉi sin plene al la verkado. Plej famaj ĝis nun estas liaj hororaj rakontoj kaj lia tiutempe tute nova formo de krimliteraturo.


ORWELL, George
(* 23.01.1903 Motihari, Bengalo, Hindio † 21.01.1950 ) George ORWELL [ĝorĝ or'ŭel] (naskiĝis la 23-an de januaro 1903, mortis la 21-an de januaro 1950) estis angla aŭtoro, kiu verkis malĝojigajn romanojn pri politiko kaj la (estonta) stato de la mondo. La du plej famaj el liaj verkoj estas 1984 kaj Besto-Bieno, ambaŭ pri la naturo de homo kaj politika potenco, precipe pri stalinismo, la tiraneco de tiama Sovetio. Li ankaŭ verkis pri la difektigado de lingvo pro politikaj celoj. En realo, post jaro 1984 sekvis 1989 kun falo de Berlina muro.


Oŝlak, Vinko
(* 23.6.1947 Slovenj Gradec † ) Vinko OŠLAK estas slovena verkisto kaj tradukisto.


ORZESZKO, Eliza
(* 06.06.1841 Milkowszczyzna † 18.05.1910 Grodno) Eliza ORZESZKOWA (ankaŭ nomita ORZESZKO; naskita PAWLOWSKA estis pola verkistino. En sia epoko ŝi estis tre konata. Ŝiajn verkojn traplektas la ideoj de la sensukcesa pola ribelo de 1863 kontraŭ Rusio, de sociaj justeco kaj egaleco, de persona libereco kaj de frateco de la homoj.


Kardec, Alan
(* 03.10.1804 Lyon † 31.03.1869 ) Allan KARDEC, realnome: Hippolyte Leon Denizard RIVAIL estis grava edukisto de la 19-a jarcento.


Andersen, Hans Christian
(* 02.04.1805 Odense † 04.08.1875 Kopengago) Hans Christian ANDERSEN (naskiĝis la 2-an de aprilo 1805 en Odense, mortis la 4-an de aŭgusto en Kopenhago) estis dana verkisto, kiu ĉefe famiĝis pro la verkado de fabeloj. Tiuj estas tradukitaj al pli ol 100 lingvoj kaj influis diversajn teatraĵojn, filmojn, baletojn kaj aliajn artaĵojn.


STØP-BOWITZ, Carl
(* 8.12.1913 † 01.11.1997 ) Carl STØP-BOWITZ [stepOvic] (naskiĝis la 8-an de decembro 1913, mortis la 1-an de novembro 1997) estis norvega zoologo, prezidanto de Norvega Esperantista Ligo, prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE), profesoro ĉe AIS.


CAMACHO, Jorge CORDÓN
(* 1966 Zafra † ) Jorge CAMACHO (CORDÓN) [ĥorĥe kamaĉo] (naskiĝis en 1966 en Zafra, Ekstremaduro) estas hispana esperantisto kaj Esperanto-verkisto.


TIŠLJAR, Zlatko
(* 19.05.1945 Zagrebo † ) Zlatko TIŠLJAR (naskiĝis la 19-an de majo 1945 en Zagrebo, tiama Jugoslavio, nune Kroatio) estas esperantisto, ĝenerala sekretario de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU). Tišljar finstudis lingvojn kaj informadikon, li estas magistro pri kibernetiko.


Tolstoj, Lev Nikolajeviĉ
(* 09.09.1828 Jasnaja Poljana † 20.11.1910 Astapovo) Lev Nikolajeviĉ TOLSTOJ aŭ Leo Tolstoj (ruse Лев Николаевич Толстой [Lev NikoLAjeviĉ TalstOJ]; naskiĝis la 9-an de septembro 1828, mortis la 20-an de novembro 1910) estis rusa verkisto.


SÁRKÖZI, János
(* 02.02.1932 † 14.08.2007 ) Hungaro; fizikisto, esplorinĝeniero. Esperantisto de 1974. Tradukis kaj verkis prozaĵojn.


Werner, Jan
(* 05.02.1933 † ) Jan WERNER (naskiĝis la 5-an de februaro 1933) estas ĉeĥa inĝeniero kaj scienca laboranto en la ĉeĥa esperanto-movado.


Platono
(* 429 antaŭ Kristo Ateno † 348 a.K. Ateno) Platono (greke: Πλάτων; latine: Plato; propre Aristokles, greke: Αριστοκλής; naskiĝis en 429 a.K./427 a.K. en Ateno aŭ Egino, Grekujo; mortis en 348 a.K./347 a.K. en Ateno) estis tre grava greka filozofo kaj fondinto de platonismo.


Wennergren, Bertilo
(* 04.10.1956 † ) Bertilo WENNERGREN [Bertilo Venergren] (svedlingve Bertil Wennergren) estas sveda esperantisto, gramatikisto kaj tamburisto. Li nuntempe loĝas en Germanujo, en la vilaĝeto Schossin.


Eichholz, Rüdiger
(* 1922 Stralsund (Germanio) † 05.08.2000 Cobourg (Ontario)) Rüdiger EICHHOLZ (naskiĝis 1922 en Stralsund (Germanio), mortis la 5-an de aŭgusto 2000 en Cobourg (Ontario) estis kanada esperantisto kaj membro de la Akademio de Esperanto,. Germano laŭnaske, en 1949 li fariĝis UEA-delegito en Göttingen, sed en 1953 li migris al Kanado kaj de tiam restis kolono de ties Esperanto-movado.



supren