Aŭtoroj
P
Pettit, Jean Pierre
(* 1937 † ) Jean-Pierre Petit, naskiĝinta en 1937, estis esploro-estro en la franca CNRS (Nacia Centro por Sciencaj Esploroj), (emeritiĝis en 2003), kiu famiĝis pro:
* Serio da scienc-vulgarigaj libroj, precipe la sciencaj bildliteraturaj libroj "aventuroj de Anselme Lanturlu"
Piron, Claude
(* 26.02.1931 Namuro † 22.01.2008 Gland) Claude PIRON [klod piron] (naskiĝis la 26-an de februaro 1931 en Namuro, mortis la 22-an de januaro 2008 en Gland VD[1][2]) estis svisa esperantisto, lingvisto kaj psikologo; de 1956 ĝis 1961 li ankaŭ estis tradukisto por la Unuiĝintaj Nacioj (el la ĉina, el la angla, el la rusa kaj el la hispana al la franca).
Platono
(* 429 antaŭ Kristo Ateno † 348 a.K. Ateno) Platono (greke: Πλάτων; latine: Plato; propre Aristokles, greke: Αριστοκλής; naskiĝis en 429 a.K./427 a.K. en Ateno aŭ Egino, Grekujo; mortis en 348 a.K./347 a.K. en Ateno) estis tre grava greka filozofo kaj fondinto de platonismo.
Poe, Edgar Allan
(* 19.01.1809 Bostono † 07.10.1849 Baltimore) Edgar Allan Poe estis aŭtoro de poeziaĵoj - romanoj kaj rakontoj. Siajn unuajn poemojn li verkis kiel soldato. Post fiaskoj en la Universitato de Virginio (ĉefe pro troa alkoholkonsumo) kaj en la Militakademio de West Point (pro sia ribelema karaktero) li fine decidis dediĉi sin plene al la verkado. Plej famaj ĝis nun estas liaj hororaj rakontoj kaj lia tiutempe tute nova formo de krimliteraturo.
Prus, Bolesław
(* 20.08.1847 Hrubieszów † 19.05.1912 Varsovio) Bolesław PRUS, originale Aleksander GŁOWACKI estis pola verkisto kaj ĵurnalisto. Estis kronikisto de urbo Varsovia, filozofo, propagandanto de turismo kaj cikloturismo.
PRIVAT, Edmond
(* 17.08.1889 Ĝenevo † 28.08.1962 ) Edmond PRIVAT [priva] estis franclingva svisa esperantisto, doktoro pri historio, universitata profesoro, verkisto, ĵurnalisto kaj movada aktivulo el Svislando. Esperanton li eklernis en 1903. Lia verkaro konsistas el originalaj dramoj, poemoj, rakontoj, lernolibroj kaj libroj pri la Esperanto-movado. Lia unua edzino (1911-1926) estis franca esperantistino, Angèle Fallot. En 1926 li geedziĝis kun Yvonne Bouvier, kiu estis same aktiva esperantistino, akompananta lin dum esperantaj aranĝoj, en la loka agado kaj kiel kasistino de Svisa Esperanto-Societo.