Aŭtoroj




L

Lengyel, Paul de
(* 01.04.1868 Subotica † 04.10.1932 Budapeŝto) LENGYEL Pál (lendjel) ankaŭ Paŭlo LENGYEL (pseŭdonomo REGÉCZI Hugó) estis hungara esperantisto, presejposedanto, naskiĝis en la 1-a de aprilo 1868 en Szabadka (nun Subotica en Serbio-Montenegro), mortis en la 4-a de oktobro 1932 en Budapest.


LAPENNA, Ivo
(* 05.11.1909 Split † 15.12.1987 Kopengago) Lapenna naskiĝis en la urbo Split en Kroatio, tiama Aŭstrio-Hungario. En 1933 en Zagrebo li doktoriĝis pri juro. Li fariĝis universitata profesoro en 1947 en Zagrebo kaj poste en Londono. Forlasinte Jugoslavion en 1949, li iris unue al Parizo kaj en 1951 al Britio. En 1962 li fariĝis ŝtatano de Britio. Li mortis en 1987 en Kopenhago, kie li estas ankaŭ enterigita.


LAGERLÖF, Selma Ottilia Lovisa
(* 20.11.1858 Mårbacka † 16.03.1940 Mårbacka) Selma Ottilia Lovisa LAGERLÖF [selma uttilja luvisa lagerlev] estis sveda verkistino. En la jaro 1909 ŝi kiel unua virino gajnis la Nobel-premion pri literaturo.


Luin, Franko
(* 06.04.1941 † 15.09.2005 ) Franko LUIN estis grafikisto kaj pioniro de la Esperanto-movado en interreta medio. Li estis konata desegnisto de tiparoj. Li ankaŭ starigis multajn Esperantajn retejojn de la frua Interreto, kiel Esperanto.nu kaj la afiŝejon NUN. Li prizorgis ankaŭ retan bibliotekon eLibrejo.


Lily
(* † )



supren