Aŭtoroj




G

Gogoľ, Nikolaj Vasiljeviĉ
(* 01.04.1809 † 04.03.1852 Moskvo) Nikolaj Vasiljeviĉ GOGOL (Ruse: Никола́й Васи́льевич Го́голь) estis rusia kaj ukraina verkisto.


Grimm, fratoj
(* † ) La Fratoj GRIMM estas: Jakob GRIMM, kiu naskiĝis la 4-an de januaro 1785 en Hanau kaj mortis la 20-an de septembro 1863 en Berlino kaj Wilhelm GRIMM, kiu naskiĝis la 24-an de februaro 1786 en Hanau kaj mortis la 16-an de decembro 1859 en Berlino.


Ginz, Oto
(* 19.07.1896 Zdánice † 29.02.1976 Israelo) Ota [Otto] GINZ [ginz] estis ĉeĥoslovaka judo, oficisto en grandkomerco en Prago. En 1958 li elmigris en Israelon. Li kun sia edzino Marie Ginzová estis gepatroj de Petr Ginz, knabo pereinta en koncentrejo, kies desegnaĵo de la Tero vidata de sur la Luno fariĝis simbolo de holokaŭsto.


GUARESCHI, Giovannino
(* 01.05.1908 Roccabianca † 22.07.1968 Cervia) Giovannino GUARESCHI (esp.: Joĉjo Gŭareski) estis ĵurnalisto, desegnisto kaj humuristo krom verkisto. Lia plej fama kreaĵo estas Don Camillo, la forta paroĥestro kiu parolas kun la Kristo de la ĉefaltaro; lia kontraŭulo estas la komunista urbestro Peppone.


Garborg, Arne
(* 25.01.1851 † ) Arne Garborg norvega romanverkisto.



supren