Aŭtoroj




E

Ezopo
(* nekonata † nekonata ) Antikva greka poeto, kiu verkis fablojn kaj parabolojn, la plej famajn de la kultura tradicio de Eŭropo. Kalman Kalocsay brile redonis multajn en sia Ezopa saĝo.


Eichholz, Rüdiger
(* 1922 Stralsund (Germanio) † 05.08.2000 Cobourg (Ontario)) Rüdiger EICHHOLZ (naskiĝis 1922 en Stralsund (Germanio), mortis la 5-an de aŭgusto 2000 en Cobourg (Ontario) estis kanada esperantisto kaj membro de la Akademio de Esperanto,. Germano laŭnaske, en 1949 li fariĝis UEA-delegito en Göttingen, sed en 1953 li migris al Kanado kaj de tiam restis kolono de ties Esperanto-movado.


Engholm, Stellan
(* 1899 Stokholmo † 1960 ) Stellan ENGHOLM estis sveda esperantisto, instruisto, verkisto kaj tradukisto. Konatiĝis kun Esperanto en 1920, sed li iĝis aktiva Esperantisto nur en 1927. Dum plejparto de lia vivo li loĝis en Smedjebacken kaj Ludvika.


Epikuro
(* -341 † -270 ) Epikuro (greke, Ἐπίκουρος; latine, Epicurus) estis helena filozofo de Ateno kiu fondis epikuranismon, unu el la kvin ĉefaj skoloj de helena filozofio. Laŭ Epikuro, la celo de vivo estas trankvilo, kiu estas atingita per la evito de doloro kaj la malevito de plezuro.


Exupéry, Antoine de Saint
(* 29.06.1900 Liono (Lyon) † 31.07.1944 ) Antoine DE SAINT-EXUPÉRYestis aviadisto kaj mondfama verkisto. Li estas unu el la plej konataj francaj verkistoj pro sukceso de sia fama rakonto "La Eta Princo" (Le Petit Prince) tradukita en 160 lingvojn. Li ricevis la premion Femina en 1930 pro "Nokta flugo" (Vol de Nuit) kaj la premion de la romano el la Franca Akademio en 1938 pro "Tero de la homoj"



supren