Aŭtoroj




B

Beaucaire, Louis
(* 07.02.1925 † 00.00.1983 ) Louis BEAUCAIRE (1925 - 1983) estis franca aŭtoro de kelkaj Esperantaj libroj, inkluzive rakontojn pri amuzaj seksaventuroj en Bervalo (kie ŝajne estas pli multaj Esperantistoj ol en multaj landoj).


Bahá’u’lláh
(* 12.11.1817 Teherano † 29.05.1892 Akko) Mírzá Ḥusayn-\'Alí (1817-1892) (perse : میرزا حسینعلی), kiu pli poste alprenis la titolon Bahá\'u\'lláh (arabe : بهاءالله t.e. \"Splendoro, Gloro, Lumo de Dio\"), estis la profet-fondinto de la Bahaa Kredo. Bahá\'u\'lláh naskiĝis je la 12-a de novembro 1817 (2-a de Muḥarram 1233 p.H.) en Tehrano (Ṭihrán), ĉefurbo de Persio (nuna Irano). Lia patro estis Mírzá `Abbás, pli bone konata kiel Mírzá Buzurg de la distriko Núr (en la provinco Mazenderano), notinda nobela ministro en la kortego de Fatḥ-`Alí Sháh. Lia patrino estis Khadíjih Khánum. (Vidu ankaŭ Genealogio de Baha\'u\'llah.)


BAVANT, Marc
(* 1957 † ) Marc BAVANT (1957) estas franca esperantisto kaj inĝeniero. Li estas diplomito de la Pariza Instituto pri Minejoj, kaj laboras profesie en la kampo de komunik-retoj. Esperantisto ekde 1980 (pedagogia Atesto pri Kapableco de Franca Esperanto-Instituto). Li kreis la TTT-ejon de Junulara Esperanta Franca Organizo kaj okupiĝis pri reta Esperanto-instruado kaj Esperanta leksikografio kadre de la projekto REVO. Membro de la Akademio de Esperanto ekde 2004.


BAGHY, Julio
(* 13.01.1891 Szeged † 18.05.1967 ) Julio BAGHY (originale BAGHY Gyula, pseŭdonome Jobo), estis verkisto kaj aktoro. Naskita en Hungario, li lernis Esperanton en 1911 kaj komencis sian laboron por la Esperanto-movado dum sesjara milita kaptiteco en Siberio. Elstara movadano kaj Esperanto-instruisto. Iama vicprezidanto de la Akademio de Esperanto.


BAUM, Lyman Frank
(* 15.05.1856 Chittenango, Nov-Jorkio † 06.05.1919 ) Lyman Frank BAUM estis usona verkisto. Baum naskiĝis en Chittenango, Nov-Jorkio. Sian junaĝon li pasigis en la luksa bieno de siaj gepatroj. En la jaro 1882 li edziĝis al Maud GAGE kaj transloĝiĝis kun ŝi al Suda Dakoto.


BOULTON, Marjorie
(* 07.05.1924 † ) Doktorino Marjorie BOULTON [MAĝari BULtan] estas angla aŭtorino, verkanta kaj en la angla lingvo kaj en Esperanto. Ŝia verkaro ampleksas poeziaĵojn, dramojn, novelojn, rakontojn kaj eseojn. Krome ŝi tradukas. Esperanton ŝi eklernis en 1949. Membro de la Akademio de Esperanto. Honora membro de UEA.


BURROUGHS, Edgar Rice
(* 01.09.1875 † 19.03.1950 ) Edgar Rice BURROUGHS estis usona verkisto de aventuraj kaj sciencfikciaj romanoj. Lia plej fama verko estas aventuroj pri Tarzan, homa knabo edukita de goriloj, do siaspeca parenco de lupe edukita Maŭglio (verkita de Rudyard Kipling), kvankam el artista vidpunkto ne samnivela. Tamen la verkoj estis tradukitaj al multaj lingvoj, multfoje filmigitaj, eĉ unu kalifornia urbo ricevis la nomon Tarzana. Alia fama serio estas pri la heroo John Carter el Marso.


Bein, Kazimierz (Kabe)
(* 1872 † 15.06.1959 Lodz) Kabe estas la plumnomo de d-ro Kazimierz BEIN, pola okulkuracisto, krome leksikografo, tradukisto kaj dumtempe tre aktiva esperantisto. Li estis unu el la plej grandaj stilistoj dum la frua periodo de la Esperanto-literaturo.


BRONTË, Charlotte
(* 21.04.1816 Thornton, Yorkshire † 31.03.1855 ) Charlotte BRONTË estis angla verkistino. Ŝi naskiĝis en Thornton kiel filino de pastro kaj pasigis sian junaĝon en la soleca etoso de la pastra domo en Yorkshire. Kun siaj du fratinoj Anne kaj Emily kaj sia frato Branwell ŝi frue elpensis fantaziajn rakontojn.


BROWNE, Peter
(* 1957 El Paso, Texas † ) Peter E. Browne naskiĝis en El Paso Texas en 1957, la sama jaro en kiu la verkisto Jack Kerouac eldonis SUR LA VOJO. Oftaj translokiĝoj de regiono al regiono estas tipaĵo de lia infaneco kaj juneco. Kiel Kerouac, Browne estas usona verkisto ege allogita al Meksiko, lando kie li pasigas plurajn somerojn ekde 1986.



supren