Aŭtoroj



MIĤALSKI, Eŭgeno
(* 21.01.1897 Letiĉiv, Ukrainio † ) Eŭgeno MIĤALSKI (Jevgenij Iosifoviĉ Miĥalskij, pseŭdonimoj: Torentano, Revulo, Profetivski) (1897-1937) estis esperantista poeto, aktiva en la laborista Esperanto-movado.


Mao, Zifu
(* 1963 † ) MAO Zifu (naskiĝinta en 1963) estas ĉina esperantisto kaj Esperanto-verkisto, unu el la plej gravaj nuntempaj poetoj en Esperanto.


Zhang, Heng
(* 78 Nanyang † 139 ) Zhang Heng (78—139) naskiĝis en Nanyang (sude de la nuna gubernio Nanzhao de la provinco Henan, meza Ĉinio). Infanece li estis tre lernema kaj verkema. En la aĝo de 17 jaroj li forlasis la hejmolokon kaj iris al Chang’an, kiu estis ĉefurbo de diversaj dinastioj (la nuna Xi’an en la provinco Shaanxi).


Lily
(* † )


MAO Ce-tung, Mao Zedong
(* 26.12.1893 † 09.09.1976 ) MÁO Zédōng (ĉine 毛澤東 [maŭ cetung]) aŭ MAO Ce-tung estis la prezidento de la Komunista Partio de Ĉinio de 1935 ĝis sia morto. Sub lia estreco, ĝi fariĝis la reganta partio de Ĉinio pro ĝia venko dum la Ĉina Enlanda Milito kaj la establo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949.


János, Arany
(* 02.03.1817 Nagyszalonta † 22.10.1882 ) ARANY János [Aranj Janoŝ] estis hungara poeto. Li estis sendube la plej signifa poezia kreanto en la periodo inter Sándor Petőfi - lia intima amiko - kaj Endre Ady. Li naskiĝis en la urbeto Nagyszalonta, kiu hodiaŭ jam situas en Rumanio.


Garborg, Arne
(* 25.01.1851 † ) Arne Garborg norvega romanverkisto.


KALOCSAY, Kálmán (Peter Peneter)
(* 06.10.1891 Abaújszántó † 27.02.1976 ) Kálmán (Kolomano) KALOCSAY [ka'lma'n KAloĉai] estis hungara Esperanta poeto, tradukisto, kaj redaktoro kiu multe influis la evoluon de Esperanto-literaturo kaj de la lingvo mem. Lia nomo estas ofte esperantigita kiel Kolomano. Liaj pseŭdonimoj: C. E. R. Bumy, Kopar, -y, Alex Kay, K. Stelov, Malice Pik, Peter Peneter.


Luin, Franko
(* 06.04.1941 † 15.09.2005 ) Franko LUIN estis grafikisto kaj pioniro de la Esperanto-movado en interreta medio. Li estis konata desegnisto de tiparoj. Li ankaŭ starigis multajn Esperantajn retejojn de la frua Interreto, kiel Esperanto.nu kaj la afiŝejon NUN. Li prizorgis ankaŭ retan bibliotekon eLibrejo.


Wang Wei
(* 701 † 761 ) Wang Wei (pr. Ŭang Ŭej), ĉine, estis ĉina poeto, muzikisto, pentristo kaj ŝtaulo. El socie alta familio, li havis prosperaj ŝtatkarieron kaj poste retiris sin en budhisma monaĥejon.


Carlsson, Magda
(* 1896 † 7.9.1971) Magda BOHMAN estis sveda esperantistino. Ŝi estis internacie konata kiel Esperanta poetino sub la nomo Magda CARLSSON.


SCHWARTZ, Raymond
(* 08.04.1894 Metz † 14.05.1973 ) Raymond SCHWARTZ [reMON ŜVARC], en esperanto Rajmondo Ŝvarco estis franca bankoficisto kaj esperanto-verkisto.


BROWNE, Peter
(* 1957 El Paso, Texas † ) Peter E. Browne naskiĝis en El Paso Texas en 1957, la sama jaro en kiu la verkisto Jack Kerouac eldonis SUR LA VOJO. Oftaj translokiĝoj de regiono al regiono estas tipaĵo de lia infaneco kaj juneco. Kiel Kerouac, Browne estas usona verkisto ege allogita al Meksiko, lando kie li pasigas plurajn somerojn ekde 1986.


BRONTË, Charlotte
(* 21.04.1816 Thornton, Yorkshire † 31.03.1855 ) Charlotte BRONTË estis angla verkistino. Ŝi naskiĝis en Thornton kiel filino de pastro kaj pasigis sian junaĝon en la soleca etoso de la pastra domo en Yorkshire. Kun siaj du fratinoj Anne kaj Emily kaj sia frato Branwell ŝi frue elpensis fantaziajn rakontojn.


LAGERLÖF, Selma Ottilia Lovisa
(* 20.11.1858 Mårbacka † 16.03.1940 Mårbacka) Selma Ottilia Lovisa LAGERLÖF [selma uttilja luvisa lagerlev] estis sveda verkistino. En la jaro 1909 ŝi kiel unua virino gajnis la Nobel-premion pri literaturo.


Bein, Kazimierz (Kabe)
(* 1872 † 15.06.1959 Lodz) Kabe estas la plumnomo de d-ro Kazimierz BEIN, pola okulkuracisto, krome leksikografo, tradukisto kaj dumtempe tre aktiva esperantisto. Li estis unu el la plej grandaj stilistoj dum la frua periodo de la Esperanto-literaturo.


Francisko, Sankta
(* 26.09.1181 Asizo, Italio † 03.10.1226 ) Sankta Francisko naskiĝis en Asizo, Italio en 1181 aŭ 1182 kiel Francesco BERNARDONE. Li estis tiel nomita pro Francio el kie venis lia patrino (el Provenco) kaj kie lia patro ofte vendis tolon. Lia patro, komercisto, estis riĉa sed ne nobela. Por gajni gloron kaj titolon por la familio, kaj por si mem, Francisko batalis (inter aliaj) en la senĉesa milito kontraŭ Peruĝio, apuda malamika urbo. Anstataŭ gloron kaj titolon, Francisko gajnis kaptitecon (1202) kaj, poste, longan malsanon.


PRIVAT, Edmond
(* 17.08.1889 Ĝenevo † 28.08.1962 ) Edmond PRIVAT [priva] estis franclingva svisa esperantisto, doktoro pri historio, universitata profesoro, verkisto, ĵurnalisto kaj movada aktivulo el Svislando. Esperanton li eklernis en 1903. Lia verkaro konsistas el originalaj dramoj, poemoj, rakontoj, lernolibroj kaj libroj pri la Esperanto-movado. Lia unua edzino (1911-1926) estis franca esperantistino, Angèle Fallot. En 1926 li geedziĝis kun Yvonne Bouvier, kiu estis same aktiva esperantistino, akompananta lin dum esperantaj aranĝoj, en la loka agado kaj kiel kasistino de Svisa Esperanto-Societo.


GUARESCHI, Giovannino
(* 01.05.1908 Roccabianca † 22.07.1968 Cervia) Giovannino GUARESCHI (esp.: Joĉjo Gŭareski) estis ĵurnalisto, desegnisto kaj humuristo krom verkisto. Lia plej fama kreaĵo estas Don Camillo, la forta paroĥestro kiu parolas kun la Kristo de la ĉefaltaro; lia kontraŭulo estas la komunista urbestro Peppone.



supren