Arbes, Jakub


(* 12.06.1840 † ) Jakub ARBES (naskiĝis la 12-a de junio 1840 - mortis la 8-a de aprilo 1914) estis ĉeĥa verkisto de sociaj romanoj (Kandidatoj de ekzistado, La lastaj tagoj de la homaro).

Li estas aŭtoro de nova literatura ĝenro, kiun Jan Neruda nomis romanedo. Temas pri rakontoj kun mistera timiga atmosfero, kun ŝajne supernaturaj fortoj, kiuj fine estas nature klarigataj (Sankta Ksaverio, La cerbo de Newton, La unua nokto ĉe la kadavro, Krucumitino). Romanedo similas al detektiva rakonto.

Liaj "Rakontoj" en traduko de Josef Grňa estis la unua ĉeĥa beletraĵo tradukita en Esperanton (1908). Nun proponas la Rakontojn eLibero.



0 komentoj  

, skribu komenton:
supren