Alcott, Louisa May
(* 29.11.1832 † 06.03.1888 ) Louisa May ALCOTT estis usona romanverkisto, fame konata por la romano Little Women, kiun ŝi verkis en 1868.
Ŝi estis filino de la fama transcendisto Amos Bronson Alcott kaj Abigail MAY la Tria, kaj malgraŭ deveno kaj loĝejo je New England, naskiĝis en Germantown, nuntempe parto de Philadelphia, Pennsylvania. La familio transloĝiĝis al Bostono en 1844, kie ŝia patro fondis eksperimentan lernejon kaj aniĝis en la Transcendista Klubo kune kun Ralph Waldo Emerson, Henry David Thoreau, ktp.
Dum la infanaj kaj junulinaj jaroj ŝi kunhavis kaj la mizeron kaj la transcendajn idealojn de la familio. En 1840, post kelkaj malprogresoj en la lernejo, la familio transloĝiĝis al dometo kaj du akreoj apud la Concord River en Concord (Masaĉuseco). Poste ili transloĝiĝis al la komunumo Utopian Fruitlands kaj rezidis tie nur mallongan tempon (1843–1844), ĝis la komunumo iĝis luĉambrejo. Tiam ili aĉetis domon en Concord per patrina heredaĵo kaj helpo de Ralph Waldo Emerson. Ŝia frua edukado inkluzivis lecionojn de la naturalisto Henry David Thoreau, sed estas plejparte direktita de ŝia patro. Ŝi priskribis tiujn fruajn jarojn en ĵurnalartikolo "Transcendental Wild Oats", poste represita en la volumo Silver Pitchers (1876), kiu rakontas pri la travivaĵoj de la familio dum la eksperimento "simpla vivado kaj malsimpla pensado" ĉe Fruitlands.
Pliaĝante, ŝi evoluis kiel kaj abolisto kaj feministo. La familio gastigis fuĝantan sklavon dum unu semajno en 1847, kaj en 1848 ŝi legis kaj admiris la "Declaration of Sentiments" pri virinaj rajtoj, eldonitan de la Seneca Falls Convention. Pro la mizero de la familio ŝi fruaĝe komencis labori kiel fojfoja instruisto, kudristino, guvernistino, ĉambristino kaj verkisto – ŝia unua libro estas Flower Fables (1854), rakontoj originale verkitaj por Ellen EMERSON, filino de Ralph Waldo Emerson.
En 1860 ŝi komencis verki por la revuo Atlantic Monthly, kaj ŝi estis flegistino en la Union Hospital en Georgetown (Distrikto de Columbia|D.C.) dum ses semajnoj en 1862/1863. Leteroj, kiujn ŝi sendis hejmen, revizitaj kaj eldonitaj en la Commonwealth kaj kolektitaj kiel Hospital Sketches (1863, reeldonita kun aldonaĵojn en 1869), allogis la unuajn kritikajn agnoskojn de ŝia observado kaj humuro.
Malpli konata parto de ŝiaj verkoj estas la pasiaj, ardaj romanoj kaj rakontoj, kiujn ŝi plejofte eldonis sub la kaŝnomo A. M. Barnard. Tiujn ĉi verkoj, ekzemple A Long Fatal Love Chase kaj Pauline's Passion and Punishment, estis rigardataj kiel "potboilers" aŭ "blood-and-thunder tales" en la "Victorian Era", kaj poste estis nomataj "danĝeraj por malgrandaj mensoj" en la romano Little Women verkita de Alcott mem. La protagonistoj intence kaj senkompate ĉasas siajn celojn, kiuj ofte inkluzivas venĝon al tiuj, kiuj humiligis aŭ malhelpis ilin. Tiuj ĉi verkoj atingis tujan komercan sukceson kaj restas legindaj eĉ hodiaŭ.
Ŝi verkis ankaŭ moralaĵajn kaj virtajn rakontojn por infanoj, kaj, escepte de duonaŭtobiografia Work (1873), kaj la anonima A Modern Mephistopheles (1877), ŝi ne plu kreis verkojn por plenaĝuloj.
louisa_may_alcott_headshot.jpg |