Christie, Agatha


(* 15.09.1890 Torquay † 12.04.1976 Wallingford) Brita verkistino, verkis pli ol 70 krimromanoj, rakontojn, teatraĵojn kaj romantikajn librojn.

Agatha CHRISTIE  estis brita verkistino. Verkis entute pli ol 70 krimromanoj, krome rakontojn kaj teatraĵojn kaj – sub la pseŭdonimo Mary Westmacott – romantikajn librojn. Ŝia plej fama teatraĵo, la krimspektaklo The mousetrap ("Muskaptilo"), estiĝis en 1947. En 1952 ĝi havis sian premieron kaj ĝis nun ĝi seninterrompe estas prezentata en Londono.

Plejofte, ŝiaj temoj okazas en Britio, urbe aŭ kampare. Ŝiaj ĉefaj detektivoj-protagonistoj estas Hercule Poirot, belga detektivo, kaj Miss Marple ("Fraŭlino Marple), maljunulino kiu ĝisfunde konas la homan konduton.



1 komentoj  

VIAF:71388952, 29-an de augusto 2011 20:10
http://eo.wikipedia.org/w/index.php?curid=132 Vikipedio
http://viaf.org/viaf/71388952/ VIAF:71388952
http://www.google.com/search?num=100&q=%2Bviaf+%2B71388952 g
, skribu komenton:
supren