Grimm, fratoj


(* † ) La Fratoj GRIMM estas: Jakob GRIMM, kiu naskiĝis la 4-an de januaro 1785 en Hanau kaj mortis la 20-an de septembro 1863 en Berlino kaj Wilhelm GRIMM, kiu naskiĝis la 24-an de februaro 1786 en Hanau kaj mortis la 16-an de decembro 1859 en Berlino.

La du filoj de juristo studis juron en Marburg, laboris kiel bibliotekistoj en Kassel kaj profesoriĝis en la Universitato de Göttingen. En la jaro 1837 ili perdis siajn postenojn, ĉar ili apartenis al la grupo Göttinger Sieben, kiu protestis kontraŭ la reganto. Poste ambaŭ iris al Berlino.

Kvankam la fratoj multon entreprenis kune, ili ankaŭ havis apartajn laborkampojn. Jakob Grimm ege aktive agadis kiel sciencisto, publikigis ekzemple en 1819 unuafoje sian traktaton pri la germana gramatiko (Deutsche Grammatik) kaj en 1835 sian verkon pri germana mitologio (Deutsche Mythologie). Li ankaŭ formulis la leĝon de Grimm pri la germana sonsistemo. Wilhelm Grimm faris la ĉefan laboron pri la kolektado kaj kompilado de fabeloj, kiuj unuafoje eldoniĝis en du volumoj (Kinder- und Hausmärchen, 1812-1815). La plej ampleksa komuna verko estis la Germana Vortaro (Das deutsche Wörterbuch, 1854-1862), de kiu ili mem nur finis la volumojn de A ĝis F.



0 komentoj  

, skribu komenton:
supren