Twain, Mark
(* 30.11.1835 Florida † 21.04.1910 Redding) Mark TWAIN [mark tŭejn] estas plumnomo de la usona aŭtoro Samuel Langhorne CLEMENS [SAM-juel LANG-orn KLE-menz] Twain naskiĝis en Florida, Misurio.
Kiel junulo li interalie laboris profundec-mezuriste sur la rivero Misisipo, kaj de tiu-labora ĵargono li prenis sian plumnomon ("mark one", "mark twain" = "marko unu", "marko du"; pri markoj sur la profundec-mezurilo). Twain mem rakontas en la Vivo ĉe Misisipo, ke la pseŭdonomon li transprenis de la maljuna kapitano I. Sellers, kiu sub tiu nomo publikigis siajn rememorojn pri la rivero kaj kiun Clemens kiel junulo ofendis per malice sarkasma artikolo. Post la morto de la kapitano li volis rehonorigi la pseŭdonomon. Twain rekonatas kiel fama kaj popolkara humuristo, ĉefe pro sia serio da libroj pri fikciulo "Tom Sawyer". Jam klasikaĵas liaj La Aventuroj de Tom Sawyer kaj La Aventuroj de Huckleberry Finn.
Twain ekis aŭtore per humurecaj versetoj, sed finis kiel morna, preskaŭ profana kronikisto pri homaj vaneco, hipokrito kaj murdemo. Mez-vivovoje per "Huckleberry Finn" li kombinis riĉan humuron, potencan rakontteknikon kaj soci-kritikon kiel preskaŭ nenie trovebla aliloke en la monda literaturo.
Kiam al tiu ĉi mondfama aŭtoro S. L. Clemens, nomata Mark Twain, skribis tradukinto de lia bonhumora rakonto, petante permeson publikigi la tradukon, estis ricevita jena angle skribita respondo: „Se mi estus pli juna je kelkaj jaroj, mi lernus tiun lingvon. Eventuale mi lernus ĝin eĉ nun, se mi estus certa, ke ĝin parolas la anĝeloj.“
427px-mark_twain_by_af_bradley.jpg |
VIAF:50566653, 29-an de augusto 2011 01:44
http://eo.wikipedia.org/w/index.php?curid=2744 Vikipediohttp://viaf.org/viaf/50566653/ VIAF:50566653
http://www.google.com/search?num=100&q=%2Bviaf+%2B50566653 g