Hašek, Jaroslav


(* 30.04.1883 Prago † 03.01.1923 Lipnice) Jaroslav HAŠEK estis ĉeĥa humuristo kaj satiristo, kiu famiĝis precipe per sia mondfama romano Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk, tradukita en sesdekon da lingvoj, sed li verkis ankaŭ mil kvincent rakontojn, estis ĵurnalisto, bohemiano kaj mistifikanto.

Li naskiĝis en la 30-a de aprilo 1883 en Prago kiel filo de mezlerneja instruisto de matematiko Josef Hašek kaj de lia edzino Katerina. La familio kun tri infanoj (Jaroslav havis ankoraŭ je tri jaroj pli junan fraton Bohuslav kaj orfan kuzinon Maria) pro malriĉeco ofte ŝanĝis loĝejon, pli ol dekfoje dum lia infanaĝo. Neniam li ekkonis, kio estas vera hejmo kaj la manko de ankreco verŝajne influis lian vageman vivon. Kiam li estis dektrijara, mortis lia patro kaj la patrino ne kapablis lin firme eduki. La adoleskanta knabo en sia dekkvina jaro ĉesigis la studadon en gimnazio, lernis metion de drogisto, sed fine li abiturientiĝis ĉe la komerca akademio. Ne longe li laboris kiel bankoficisto, sed poste li preferis liberan profesion de verkisto.

Li tramarŝis piede duonon de Eŭropo kaj duonon de Azio, aliĝis al anarkiistoj, ne evitis lin arestejoj kaj eĉ psikiatriaj hospitaloj. Loĝante en gastejoj li pasigadis multe da tempo kun amikoj, amuzante ilin per siaj spritaj rakontadoj kaj pagante ilian drinkadon per rapide verkitaj rakontoj, tuj venditaj al la plej proksima gazeto. Mallonge li laboris en kelkaj redakcioj. Ekzemple kiel redaktoro de zoologia gazeto li elpensadis novajn speciojn de bestoj, pri kiuj furioze disputis pluraj profesoroj - sed ankaŭ la nomoj de tiuj profesoroj estis liaj propraj pseŭdonomoj. Nenia miro, ke la gazetoj rifuzadis dungi daŭre tian redaktoron. Lia plej granda mistifiko estis fondo de Partio de Modera Progreso en la Limoj de Leĝo, per kiu li parodiis paroladojn de tiutempaj politikistoj.

Hašek primokis ĉion kaj ĉiujn, sin mem ne ekskludante. Neniom li zorgis pri la stilo nek pri literaturaj skoloj. Li mem konsideris sian verkadon metio, ne arto. Sed li verkis spontane kiel vulkano. Ŝercojn li praktikis ne nur surpapere, sed ankaŭ en la realo. Multaj homoj koleris kontraŭ li, konsiderante lin pigrulo, vagabondo, drinkulo, senrespondeculo kaj ceteraj.

En 1910 li edziĝis al verkistino Jarmila Mayerová, sed kiam dum la unua mondmilito li estis kaptita de rusoj, li edziĝis en Ruslando duafoje. Li fariĝis bolŝevista komisaro, sed post la milito li revenis denove en Pragon.

Antaŭ la milito en 1911 li verkis unuajn rakontojn pri Švejk, tamen nur post la milito en lia glora romano fariĝis Švejk "genia idioto", kiu primokis la militon kvazaŭ gastejan interbatiĝon. En tiu tempo Hašek jam grave malsaniĝis kaj nekredeble grasiĝis. Li ne plu skribis, sed diktis la ĉapitrojn de Švejk en sia ĉambro en la urbeto Lipnice, kie li neatendite mortis en la 3-a de januaro 1923 preskaŭ 40-jara.



1 komentoj  

VIAF:4931097, 29-an de augusto 2011 15:33
http://eo.wikipedia.org/w/index.php?curid=1966 Vikipedio
http://viaf.org/viaf/4931097/ VIAF:4931097
http://www.google.com/search?num=100&q=%2Bviaf+%2B4931097 g
, skribu komenton:
supren