VALLIENNE, Henri
(* 19.11.1854 Saumur † 01.12.1908 Malakoff apud Parizo) Henri VALLIENNE (valjen) estis franca kuracisto, esperanta tradukisto kaj la unua aŭtoro de du ampleksaj originalaj romanoj: Kastelo de Prelongo kaj Ĉu li?.
Kvankam kuracisto, Vallienne multe interesiĝis pri literaturo; li estis jam publikiginta volumon da poemoj, en franca lingvo, (ĉe Dentu en Parizo), kiam li ekkonis Esperanton en 1903. La literaturaj kvalitoj de Esperanto entuziasmigis lin, kaj tuj li ekuzis ĝin por tradukado de granda verko: „Eneido“ de Virgilio: la du unuaj kantoj, laŭverse tradukitaj aperis en 1904.
Vallienne estis, laŭ la atesto de Carlo Bourlet „alt-kreska, fortika, larĝŝultra viro kun sufiĉe longaj haroj kaj barbo, griznigraj, akrevidantaj okuloj, severa mieno. En tiu korpo de mezepoka kavaliro batis plej sentema kaj bona koro, en tiu kapo de kaperisto loĝis cerbo de altpensema scienculo.“
Al la riproĉo, ke li pli bone farus propagandante la lingvon, li respondadis: „Certe antaŭ ĉio ni devas konigi la utilecon praktikan de Esperanto, sed ĝi nur tiam triumfos kaj venkos, kiam ĝi estos literatura!“ Kaj pri tiu punkto, li plene konsentis kiel Zamenhof, kiu skribis en 1895. „Kiam la konstanta kreskado de nia literaturo iom post iom... malaperigos ĉiun dubon pri la vivipoveco de nia lingvo, tiam, vole-nevole... la registaroj devos aliĝi al ni.“
En Aprilo 1905 kruela kormalsano atakis kaj preskaŭ mortigis lin; post la krizo, li ne plu povis eliri el sia ĉambro, nek forlasi sian apogseĝon. Sed tiun kompatindan situacion li profitis por akceli sian Esperantan laboron; en 1906, li publikigis la plenan tradukon de „Eneido“, en 1907 la originalan romanon „Kastelo de Prelongo“, en 1908 alian „Ĉu Li?“ kaj samjare la tradukon de la novelo de Antoine-François Prévost „Manon Lescaut“.
Intertempe, li redaktis propagandajn broŝuron en Esperanto kaj franca „Por kaj kontraŭ Esperanto“, li tradukis „Paco kaj Milito“ de Charles Robert Richet kaj verkis eseon pri „Evolucio de la Religia Ideo“. Krome li kontribuis al „La Revuo“, „La Esperantisto“, „Scienca Revuo“, „Medicina Revuo“, „Espero Katolika“, Lingvo Internacia, kie ĉ. 1908 li aperigis longan artikolon pri „Eneo kaj la Romana Cerbeco“.
vallienne.jpg |