Defoe, Daniel


(* 1660 † 26.04.1731 Londono) Daniel DEFOE (naskiĝis kiel Daniel Foe verŝajne komence de 1660 en Londono, mortis la 26-an de aprilo 1731 en Londono) estis angla verkisto, konsiderata la iniciatinto de la anglalingva romano, mondfama pro sia romano Robinson Crusoe (Robinsono Kruso).


La preciza naskiĝtago de Defoe ne estas nekonata. Li elprovis diversajn profesiojn, fariĝis fine ĵurnalisto skribante antaŭ ĉio pri politikaj kaj religiaj temoj.

Sian mondfaman romanon Robinson Crusoe (Robinsono Kruso) li verkis en la aĝo de preskaŭ 60 jaroj. Modelo por la protagonisto estis la skoto Alexander Selkirk, kiu pasigis kvar jarojn sur la neloĝata tropika insulo Juan Fernández.



0 komentoj  

, skribu komenton:
supren