Dickens, Charles


(* 07.02.1812 Landport apud Portsmouth † 09.06.1870 Godshill Place apud Rocheste) Charles DICKENS [//ˈtʃɑrlz ˈdɪkɪnz//] estis angla verkisto, unu el la plej influaj de la 19-a jarcento. Dickens naskiĝis en Landport apud Portsmouth. Pro financaj malfacilaĵoj de sia patro li jam kiel 12-jarulo devis gajni monon kiel helplaboristo. Siajn spertojn dum tiu ĉi tempo li poste priskribis en sia romano David Copperfield.


Li fariĝis helpanto de advokato, poste ĵurnalisto, kaj li rapide famiĝis pro siaj elstaraj raportaĵoj. Liaj unuaj romanoj – ofte li skribis plurajn samtempe – publikiĝis ĉefe en seria formo. Temoj estis la ĉiutaga vivo de la malriĉaj homoj en la 19-a jarcento, la infanlaboro, kaj la malbonaj kondiĉoj en la fabrikoj kaj la malliberejoj.

Dickens ĉiam estis ravita de la teatro. Dum ioma tempo li gvidis teatran grupon kaj ekde 1858 li regule prelegis en humure teatreca formo.

 



0 komentoj  

, skribu komenton:
supren