Gogoľ, Nikolaj Vasiljeviĉ


(* 01.04.1809 † 04.03.1852 Moskvo) Nikolaj Vasiljeviĉ GOGOL (Ruse: Никола́й Васи́льевич Го́голь) estis rusia kaj ukraina verkisto.

Li devenis el malriĉa ukraina nobela familio. Lia patro Vasil Hohol (1777-1825) verkis ukrainlingve teatrajn skeĉojn kaj poemojn. Gogol travivis sian infanaĝon en nobela bieno Vasilievka, gimanziojn li vizitadis en Poltavo kaj Niĵino. En 1828 li transloĝiĝis al Peterburgo. Post nesukcesaj literaturaj komencoj li vojaĝis tra Germanio, post la reveno li vane klopodis fariĝi aktoro, sed li sukcesis kiel ŝtata oficisto. Kiam li fariĝis fama verkisto, li instruis en knabina patriotisma instituto kaj kiel helpa profesoro de historio en Peterburga universistato. En 1831 li konatiĝis kun Puŝkin.

Lia komedio La Revizoro estis inter la unuaj libroj tradukitaj de Zamenhof en Esperanton.

En 2009 okaze de la ducentjariĝo de lia nasko, okazis polemiko kaj en Rusio kaj en Ukrainio, ĉar ĉefe naciismaj sektoroj profitis, ke Gogol devenis el ukraina origino kaj verkis en la rusa por respektive defendi lian rusecon aŭ lian ukrainecon.



1 komentoj  

VIAF:54148306, 29-an de augusto 2011 19:06
http://eo.wikipedia.org/w/index.php?curid=48261 Vikipedio
http://viaf.org/viaf/54148306/ VIAF:54148306
http://www.google.com/search?num=100&q=%2Bviaf+%2B54148306 g
, skribu komenton:
supren