Hauff, Wilhelm


(* 29.11.1802 Stuttgart † 18.11.1827 ) Wilhelm Hauff naskiĝis en Stuttgart en 1802. La famaj germanaj poetoj Uhland, Kerner, Mörike kaj Hölderlin, al kiuj, pro ilia komuna patrujo, oni donis la nomon "_Schwäbischer Dichterkreis_" (Svabuja poetaro), estis liaj samtempuloj kaj samlandanoj.

 Kvankam Hauff mem, kiel literatura geniulo, staras
eble malpli alte, ol la ĵus nomitaj, liajn verkojn oni ankoraŭ
hodiaŭ legas kun plej granda ĝuo, kaj ĉi tiun popularecon la
aŭtoro de la mondkonataj _Fabeloj_ certe ŝuldas precipe al sia
ĉarma arto rakontista.  Kelkaj liaj fabeloj rememorigas forte
pri _Mil kaj unu Noktoj_; aliaj estas laŭ stilo pure germanaj.
Brilantan talenton de satiristo li ofte montras en siaj noveloj,
k.e. en _Der Mann im Mond_ (la viro en la luno), verko, kiu unua
alportis al li famon.  Alia lia ĉefverko estas lia
_Lichtenstein_, rimarkinda kiel la unua grava historia romano en
germana literaturo; ĝi estas grandparte imitaĵo laŭ Scott kaj
baziĝas sur romantika legendo de la Hauff'a hejmlando
(Württemberg).

Ankaŭ bonegajn versaĵojn Hauff postlasis al ni: veraj
"Volkslieder" (popolaj kantoj) fariĝis kelkaj liaj militistaj
lirikoj, k.e. _Morgenrot_ (matenruĝo).  Frutempa morto trafis la
poeton en lia naskurbo en la jaro 1827.



1 komentoj  

VIAF:9931960, 29-an de augusto 2011 16:56
http://eo.wikipedia.org/w/index.php?curid=4565 Vikipedio
http://viaf.org/viaf/9931960/ VIAF:9931960
http://www.google.com/search?num=100&q=%2Bviaf+%2B9931960 g
, skribu komenton:
supren