BOULTON, Marjorie


(* 07.05.1924 † ) Doktorino Marjorie BOULTON [MAĝari BULtan] estas angla aŭtorino, verkanta kaj en la angla lingvo kaj en Esperanto. Ŝia verkaro ampleksas poeziaĵojn, dramojn, novelojn, rakontojn kaj eseojn. Krome ŝi tradukas. Esperanton ŝi eklernis en 1949. Membro de la Akademio de Esperanto. Honora membro de UEA.

BOULTON, Marjorie.  Anglino. Verkistino en la angla kaj esperanta lingvoj. De 1948 instruistino kaj 1962-70 estrino de instruistina seminario. Lektorino pri anglaj lingvo kaj literaturo, doktoriĝis en 1976. Esperantisto de 1949. Ŝi verkis dudekon da libroj en la angla kaj esperanta lingvoj, interalie faman anglalingvan biografion pri Zamenhof. Ŝiaj esperantaj verkoj ampleksas ĉiujn literaturajn specojn, de la liriko kaj la proza rakonto ĝis dramo kaj eseoj. Verkis artikolojn pri diversaj temoj kaj eseojn precipe pri literaturo. Marjorie Boulton havas ne nur mirinde eminentan formtrovan talenton, sed ankaŭ intenson, emfazon kaj sinceron, unike kuraĝan, humanisman varmon. Akademiano. Katamiko. Movade aktiva nacie kaj internacie, direktis la kursojn en Barlastono, instruis en Grezijono, Kvinpetalo, Lesjöfors k.a.



1 komentoj  

VIAF:41928751, 29-an de augusto 2011 00:35
http://eo.wikipedia.org/w/index.php?curid=2859 Vikipedio
http://viaf.org/viaf/41928751/ VIAF:41928751
http://www.google.com/search?num=100&q=%2Bviaf+%2B41928751 g
, skribu komenton:
supren