BAGHY, Julio


(* 13.01.1891 Szeged † 18.05.1967 ) Julio BAGHY (originale BAGHY Gyula, pseŭdonome Jobo), estis verkisto kaj aktoro. Naskita en Hungario, li lernis Esperanton en 1911 kaj komencis sian laboron por la Esperanto-movado dum sesjara milita kaptiteco en Siberio. Elstara movadano kaj Esperanto-instruisto. Iama vicprezidanto de la Akademio de Esperanto.

Baghy verkis lernolibrojn, gvidis kursojn kaj propagandis en multaj landoj, aranĝis literaturajn vesperojn. Li aktoris kaj reĝisoris en pluraj UK-j. Akademiano. Baghy iniciatis, ke la naskiĝtago de Zamenhof, aŭ la 15a de decembro, estu la tago de Esperanta libro. Estis kunfondinto, ĉefa kunredaktoro kaj ĉefa kunlaboranto de "Literatura Mondo", kunlaboranto en aliaj ĉefaj Esperanto-organoj. Lia ĉefa rolo tamen estis tiu de verkisto: Esperanta poeto, romanisto, novelisto kaj dramverkisto. Gravan rolon en liaj verkoj ludas la spertoj en Siberia kaptiteco. Esence li estas idealisma verkisto kun profunda sopiro je "homa homo". Junaĝe li verkis poemojn kaj novelojn hungare. Post malfacila periodo dum faŝismo kaj milito li reaktiviĝis en la 1950-aj jaroj kaj aktivis ĝis sia morto en 1967. Baghy estis beletristo, sed en lia ampleksa verkaro ne mankas eĉ ankoraŭ tre grava reorganiza plano pri la Movado (Publika letero 1931).



1 komentoj  

VIAF:20659868, 28-an de augusto 2011 23:57
http://eo.wikipedia.org/w/index.php?curid=1978 Vikipedio
http://viaf.org/viaf/20659868/ VIAF:20659868
href="http://www.google.com/search?num=100&q=%2Bviaf+%2B20659868 g
, skribu komenton:
supren