ORWELL, George


:

(* 23.01.1903 Motihari, Bengalo, Hindio † 21.01.1950 ) George ORWELL [ĝorĝ or'ŭel] (naskiĝis la 23-an de januaro 1903, mortis la 21-an de januaro 1950) estis angla aŭtoro, kiu verkis malĝojigajn romanojn pri politiko kaj la (estonta) stato de la mondo. La du plej famaj el liaj verkoj estas 1984 kaj Besto-Bieno, ambaŭ pri la naturo de homo kaj politika potenco, precipe pri stalinismo, la tiraneco de tiama Sovetio. Li ankaŭ verkis pri la difektigado de lingvo pro politikaj celoj. En realo, post jaro 1984 sekvis 1989 kun falo de Berlina muro.

Naskiĝinte kiel Eric BLAIR en Bengalio (tiam parto el Brita imperio) al brita burĝa familio, lia patrino portis lin al Anglio, kiam li estis unujara. Orwell (lia posta plumnomo) studis en bona brita lernejo Eton, sed ne en universitato. Anstataŭe li iris al Birmo en 1922 kie li servis kiel kolonia policisto (priskribite en Birmaj Tagoj). Poste en 1927 li iris al Parizo kie li vivis sengroŝe, ĉe lia parenco Ellen Kate Limouzin (Nelly), kunulino de Eŭgeno Lanti, kaj faris same en Londono (priskribita en Sengroŝe kaj Senhejme en Parizo kaj Londono), vidinte la mondon de la fundo.

En 1933 aperis lia Sengroŝe kaj Senhejme en Parizo kaj Londono, en 1934 lia Birmaj Tagoj, en 1935 lia Filino de Kleriko, kaj en 1936 lia Teni la Aspidistron Fluganta kaj lia eseo Pafadi Elefanton.

En 1936 li batalis en Hispanio kontraŭ Francisco Franco kaj por la maldesktro en la Hispana Enlanda Milito kun la Respublikanoj en Katalunio (priskribita en Omaĝo al Katalunio), kie li maturiĝis politike. Je la 20-a de majo 1937, li ricevis pafon en sia kolo, kion li priskribis en eseeto Wounded by a Fascist Sniper.

Post la milito, li revenis al Britio kie li laboris kiel nefama, neeldoninda aŭtoro kaj ĵurnalisto.

Antaŭ la Dua Mond-Milito li verkis la romanon, Venante Supren por Aero, kaj tuj post tiu milito li verkis siajn du majstraĵojn: Besto-Bieno kaj 1984. Li mortis en 1950.

Famo venis nur post morto kiam politika opinio turnis al li dum la Fridmilito inter Usono kaj la Sovetunio (1947-91). Kaj, ironie, kvankam Orwell estis maldekstrema socialisto en vivo, en morto li estis heroo de la kontraŭ-komunista dekstro.
[redakti] Orwell kaj Esperanto


Laŭanekdote Orwell malŝatis Esperanton kaj uzis ĝin kiel modelo por la burokrata lingvo Newspeak (eo: novparolo) en la novelo 1984. Laŭ informilo publikita de la Esperanto-Centro de Londono en la jaro 1984 tio estas parte vero, parte mito. Okazis tri signifaj aferoj dum la juneco de Orwell, kiuj influis lian impreson pri Esperanto. La unua estis en 1927, kiam Orwell vizitis sian onklinon Nellie Limouzin, kiu tiutempe loĝis kun konata Esperanto-aktivisto Eugene Adam (konata kiel Lanti) en Parizo. Limouzin kaj Adam uzis Esperanton kiel hejma lingvo. Dua grava fonto estis amiko de Orwell, kiu vojaĝis al Parizo kaj volis tie lerni la francan, sed devis foriri de sia loĝejo, ĉar liaj geluigantoj parolis nur Esperanton kaj vivis laŭ la tiama Esperanto-ideologio, kiu estis pli akra ol la nuna. Trie estis gesinjoroj Westrope, samideanoj de Eugene Adam kaj posedantoj de librovendejo en Hampstead, kie Orwell laboris en sia juneco. Orwell uzis Esperanton kiel lingvan modelon por sia lingvo Newspeak en 1984. La formado de la vorto 'ungood' sekvas la gramatikon de la Esperanta vorto 'malbona' kun negativa prefikso.



0 komentoj  

, skribu komenton:
supren