Oŝlak, Vinko


(* 23.6.1947 Slovenj Gradec † ) Vinko OŠLAK estas slovena verkisto kaj tradukisto.

      Naskiĝis en Slovenij Gradec en Slovenio. Post studado de politikaj sciencoj en Labako (Ljubljana) li praktikis diversajn profesiojn, kiel: instruisto, ĵurnalisto, kultura organizanto, preseja kompostisto, ministo, tradukisto, preseja korektisto, eldoneja redaktoro ksm.
   Ek de la jaro 1982 li vivas en Klaûdiforumo (Klagenfurt/Celovec) en Aûstrio kaj laboras kiel andragogo kaj tradukisto ĉe Katolika agado de la karintia diocezo.
   Ĉe Akademio Internacia de la Sciencoj en San Marino li bakalaûrigxis per la tezo pri Novalis kaj magistriĝis per la tezo pri identa kaj lingva problemaro. Kiel asista docento li regule prelegas dum studadsesioj de AIS pri filozofiaj temoj.
   Dum 16 jaroj li estis sekretario kaj en lastaj jaroj ĉefredaktoro de la literatura revuo Celovÿki Zvon, kiu en Klaûdiforumo aperis en slovena lingvo. Li verkas en slovena, germana kaj internacia lingvoj.
  
 



0 komentoj  

, skribu komenton:
supren