Andersen, Hans Christian


(* 02.04.1805 Odense † 04.08.1875 Kopengago) Hans Christian ANDERSEN (naskiĝis la 2-an de aprilo 1805 en Odense, mortis la 4-an de aŭgusto en Kopenhago) estis dana verkisto, kiu ĉefe famiĝis pro la verkado de fabeloj. Tiuj estas tradukitaj al pli ol 100 lingvoj kaj influis diversajn teatraĵojn, filmojn, baletojn kaj aliajn artaĵojn.

Nia dana verkisto, el kies mondkonataj fabeloj ni havas la plezuron
prezenti kelke da elektitaj tradukaĵoj en Esperanto, naskiĝis en
la jaro 1805 en Odense (Danlando) kiel filo de malriĉa ŝuisto.
Liaj infanaj kaj junulaj jaroj ne estis feliĉaj; la grandaj
suferadoj kaj seniluziiĝoj, kiujn li travivis dum ĉi-tiu tempo,
profunde impresis al lia kortuŝante pia, sentema animo kaj poste
stampis lian tutan produktadon. Dank' al la kunhelpo de kelkaj
eminentaj viroj li povis fari klasikajn studojn en Kopenhago, kaj
ankaŭ entrepreni longajn vojaĝojn en la eksterlandon, precipe
Italujon.

El la plumo de H. C. Andersen troviĝas multe da belaj lirikaj poemoj
kaj diversaj romanoj, sed plej alte lia talento kaj fantazio atingis
en la "Fabeloj", kiuj estas tradukitaj en preskaŭ ĉiuj naciaj
lingvoj. Pri la origino de l' fabeloj — jen seriozaj, jen satiraj
kaj gajaj — li mem diras: "Mi kaptas ian ideon, kiu povas interesi
la plenkreskulojn, kaj mi rakontas ĝin por la infanoj, tamen
memorante ĉiam, ke la gepatroj ofte aŭskultas mian rakontadon,
kaj al ili mi ja devas doni ion por pripensado."

H. C. Andersen mortis en Kopenhago en 1875, amata de sia
samtempanaro kaj honorata de siaj admirantoj el la tuta mondo. Sian
aŭtobiografion li lasis en la romano "Fabelo de mia vivo" (1855). Je
la 70ª datreveno de lia naskiĝo estas eldonitaj tradukaĵoj en dek
kvin lingvoj de lia bela fabelo "Rakonto pri patrino", kaj en la jaro
1905, okaze de la 100-jara festo aranĝita je memoro pri la naskiĝo
de l' granda poeto, la urbestraro de Odense fondis specialan
Muzeon kie oni kolektis ĉion — librojn, verkojn, bildojn,
tradukaĵojn, meblaron k. c. — kio havis signifon por la vivo de
H. C. Andersen.



1 komentoj  

VIAF:4925902, 28-an de augusto 2011 23:38
http://eo.wikipedia.org/w/index.php?curid=1705 Vikipedio
http://viaf.org/viaf/4925902/ VIAF:4925902
http://www.google.com/search?num=100&q=%2Bviaf+%2B4925902 g
, skribu komenton:
supren