TIŠLJAR, Zlatko


(* 19.05.1945 Zagrebo † ) Zlatko TIŠLJAR (naskiĝis la 19-an de majo 1945 en Zagrebo, tiama Jugoslavio, nune Kroatio) estas esperantisto, ĝenerala sekretario de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU). Tišljar finstudis lingvojn kaj informadikon, li estas magistro pri kibernetiko.

Zlatko Tišljar esperantistiĝis en 1962. Inter liaj funkcioj en la Esperanto-movado li estis prezidanto de la Jugoslavia Esperanto-Junulara Asocio, sekretario de la Kroatia Esperanto-Junulara Asocio, komitatano de TEJO dum kelkaj jaroj, komitatano de UEA dum 20 jaroj, fondinto kaj direktoro de la Internacia Kultura Servo en Zagrebo de 1972 ĝis 1991, fondinto kaj direktoro de Interkulturo en Mariboro (Slovenio) de 1992 ĝis nun. Li fondis kaj gvidis la Pupteatran Internacian Festivalon en Zagrebo, gvidis ellaboradon de la zagrebmetoda lernolibro de Esperanto, estis fondinto kaj sekretario de Asocio por Eŭropa Konscio en Mariboro, kaj nun estas la ĝenerala sekretario de la Eŭropa Esperanto-Unio (ekde 2004). Li loĝas en Slovenio.

Tišljar verkis plurajn librojn: Eŭropa ideologio, Eŭropo - vi baldaŭ mortos, Duobla spiralo, Instrukciaro por instruistoj laŭ la Zagreba metodo, Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj. Li verkis ankaŭ esperanto-kroatan kaj esperanto-slovenan vortarojn kaj multe tradukis el la kroata kaj slovena lingvoj en Esperanton, iomete ankaŭ el Esperanto en la kroatan. Li verkis ankaŭ plurajn sciencajn verkojn pri socilingvistikaj kaj pedagogiaj temoj kaj artikolis en multaj Esperanto-gazetoj. Lasttempe li regule aperigas pripolitikajn artikolojn en Monato.



0 komentoj  

, skribu komenton:
supren